Nordo

Ho Nordo! Fora, blanka vizio
de mia knaba fantazio!
Spirretene, plena de soifa scivolo
legante kun avida devoro
de literoj,
kun ruĝaj oreloj,
kun brilantaj okuloj
mi dronis en vojaĝpriskriboj dikaj,
en Jules Verne-romanoj arktikaj
kaj tra viaj nebulaj insuloj,
tra morne mutaj, frostaj fjordoj,
preter la ŝip-embuskaj murdaj bordoj,
preter enormaj
naĝantaj glaci-rokoj,
balenoj vaporkornaj,
petola popolo de fokoj,
blankaj ursoj mornaj,
tra viaj glaciaj, dezertaj oceanoj,
tra la neĝkampoj senfundaj,
kie en ŝtormo baraktas karavanoj
de veturiloj hundaj,
mi sekvis la heroan spuron de l' grandaj kapitanoj.
Kaj kun forto magneta
min altiris,
kun sorĉo sekreta
miajn vagantajn revojn inspiris
la mistervuala, sfinkse murda, blanka rebuso:
la poluso.

Ho Nordo! Disŝiriĝis jam de super viaj neĝbrilaj teroj
la legendoj kaj misteroj,
viajn sekretojn perfortis
aŭdacaj konkeroj,
pri la majestaj beloj de viaj pejzaĝoj raportis
precizaj vortoj kaj bildoj.
Nun, se miaj pensoj, ĉi grizflugilaj birdoj,
ekflugas al viaj regionoj foraj,
pri kio scivolas ilia avida rigardo?
Jam ne plu pri novoj de nekonata mondparto,
jam ne plu pri spuroj de vojaĝoj esploraj,
sed pri la homo,
tiu ĉi heroo sen gloro kaj sen nomo,
kiu sur senfruktaj, avaraj grundoj,
sur frostventaj tundroj,
sur fragilaj ripoj
de glacirompaj ŝipoj,
en dezerta solo de meteorologiaj stacioj,
en hejmo de nebuloj, ventoj kaj glacioj
estas en eterna, senindulga lukto kun la duro
de la naturo.
Vi, fortbrakaj faligantoj de pinarbaroj krutmontaj
firmplandaj fiŝantoj de profundoj tempestondaj,
muskolaj minantoj de fero,
feliĉaj filoj de la laboro kaj libero,
vi homoj,
loĝantoj en puraj, belaj urboj aŭ en solecaj domoj,
vi, laboremaj mildaj miloj:
el via koro, ĉi fekunda, varma humo,
tra viaj puraj pupiloj
la bono kaj amo inundas kun mutaj briloj,
kiel tra neĝaj noktoj la fee fosforeska brakumo
de la Norda Lumo!