Okcidente, kie ruĝas la vesperaj horizontoj, transdanube deklivadas dolĉaj milda-dorsaj montoj, granda lago blue lulas la lazurajn malproksimojn, el la lafo de vulkanoj mortaj fluas vinofontoj, praa Eĥo* resonadas romantike riĉajn rimojn, ruinaĵojn montokronajn ĉirkaŭflustras ferakontoj, vokas sorĉe al la supla verdablua harmonio kara panjo Panonio. Okcidente, fore, fore, ferokaskaj kavaliroj folan amon lance lanĉis transkapiĝi en turniroj, trubaduroj vagabondaj dotis damojn kantmiele, Merlin, ĉe la ronda tablo, estis mag' por ĉies miroj, ĉe marbordoj ŝaŭmbatataj pri herooj sangsigele forfalintaj fandiĝema tristo tremis sur la liroj de la bardoj grizabarbaj, vibrigante lunsilenton kaj ŝarĝante per lamento la neniam lacan venton, la eterne-unu venton. Cluny preskribas leĝojn monde eĥajn neĝbrile de rigoroj ĉaste frostaj, paganajn paĝojn, per belaĵoj pekajn, ame gardante kaŝas muroj klostraj, sorĉistinojn lascivaj kornaj-vostaj diabloj dotas nokte per arkanoj, dismortas aŭ por varoj malmultkostaj sklavi vendiĝas kruculet-infanoj.* Dies irae, dies illa,* mondbrulige cindrokirla: diris David kaj Sibylla. Quem patronum?* — en animoj ŝrikas egaj infer-timoj sub marteloj de tririmoj. Tra kampoj kuras flagelantoj* vipante sin en sankta febro, rifuĝas de la ĉaspelantoj la ĵakbonhomoj* tra la vepro, eskapi rompon de vertebro per la pendingo aŭ la rado, ĉi tie tie de la lepro sonas sinistra klaketado. Povrulet' de Dio* psalmas, homojn, bestojn, birdojn ĉarmas, lupon ligas per fascin', Sabat mater* — Todi kantas, kron' ĉiela diamantas sur la kap' de l' Virgulin', por ŝi flamas kun Bernardo barbaj vangoj en la ardo de la sankta aminklin'. Turbrakoj ĵetas ŝaŭmajn ŝtonopuntojn en preĝ' ogivofebra al ĉielo, dum skolastiko sparkas burlesk-buntojn en strikt-Aristotela trudkitelo, sed goliardoj* kantas kun ribelo,. la pastrojn pinĉas la obscen' ĉikane, abaton Adam* gloras la vin-kelo kaj grasaj fabloj gruntas ridrikane. |
Ŝvelas burĝaj burs' kaj brusto, fuĝas Ruĝbarbul' ĉe Legnano, do-re-mi — la mondon kanti ekinstruas Guido d'Arezzo, inter arma cantant Musae*, dolĉa stilo nova muzikas, vadas granda Florencano* kante tra l' infero itala, kaj el la infer' fariĝas per li paradiza muziko, jen Boccaccio ekrakontas kaj resonos al li Navarra* kaj resonos Canterbury.* Jam Petrarca turiste grimpas al la Mont-Ventoux-a supro por konkeri Naturan Belon. |
Okazas en preĝej' de Sankta Klara, en sanktvendred' eterna de l' poeto, ke lin el okulbriloj kaptas reto de l' alta amo dolĉa kaj amara. Ekbrulas tiam en li fajro mara neestingebla, per kies impeto fajreras for soneto post soneto milflama, milsopira, milkompara. Edzinoj, amatinoj — stumblopaŝoj. Dektri infanoj — nuraj neniaĵoj. La fajromaro, jen la sola vero, kiu tra l' mondo eternbrile sparkos. De nun jarcentojn sur la tuta tero ĉiu poeto flamos kaj petrarkos, |
Pagannude marmorbelaj korpoj aperas el sub tero kaj penikoj kaj marteloj kreas rivalante kun ili rozan karnon, suplan svelton, ke pli kaj pli al Afrodita jam la Virgulin' similas, kaj ĉie sonas madrigaloj. Kaj de l' renaskiĝ' naskiĝas Universalul' Leonardo. |
La sankta Verk' Vulgata presata de Gutenberg. |
Oni kantas Vergil-lingve, de Erasmo graeci leguntur,* ĉie sonas madrigaloj, dum pasia malmoralisto kuirante mandragoron pri l' necessità* oratoras al disĉiploj murdi doktaj. Brulas sur ŝtipar' la kadavro de l' dominikan' rigora,* kaj ĉie sonas madrigaloj. |
Ankoraŭ mezepokon testamentas poeto de la morto kaj de l' karno,* kiu pasie pekas kaj pripentas, kiu funebras kun bedaŭra larmo pri la pasemo de l' potenc' kaj ĉarmo kaj kantas pri l' Reĝino Paradiza, pri l' dika Margot kaj pri l' bek' Pariza, pri la Johanja morto surŝtipara, en pending-ombro, kun refren' deviza: Sed kie jam la neĝo antaŭjara! |
Inter du ponardopikoj majstras Benvenuto cizele, kaj Orlando* furiozas sur la tapiŝo de fabeloj, kaj noblegas Castiglione, pleja kremo de l' kavaliroj, ve, sed Amadis'* mortadas, kaj jam rajdas el la futuro, por la finofaran baton al li doni, la Tristvizaĝa,* |
Spitas al anatem' de skolastik' la nova mondsistem' de Kopernik'. |
Kiu vivas, vivu ĝue, ĉie sonoras madrigaloj, ĝis Orfeo flandra* eĥos al la venene dolĉa sudo, Luther en la Vatikano gapos konsternite la nudojn, iros Wormson diri: Jen mi staras, mi ne povas alie, sed por kamparan' ribela Dio ne estas forta burgo. |
El buŝ' de korpoj mont-amasaj diluvas vortoj spicaj-grasaj, pastro de Meudon* apostolas: Faru, kion vi volas! |
Ŝipas jan Kolumbo al la nova ter' kaj nova epoko, Vesalius rompas vojon tra l' mister' de la homa korpo, ĉie sonas madrigaloj, kaj Josquin de Prés melodias, civitan' de Utopio* perdas kapon sur eŝafodo kaj miksiĝas lia sango kun la sango de du reĝinoj |
Kie la franca Maro* babilis elegante kaj epigramis, psalmis, amkantis kaj blazonis, kaj kie arde Scève petrarkis kaj platonis, de l' amikino sole respekton ricevante, kaj kie Ronsard astris, omaĝis Morton kante, kaj per brakumoj veraj la lunajn revojn zonis, du Bellay, ne la lasta de l' grego, kiu konis Rom-grandon, volis esti prefere Liré-rande, en ĉi centjar', abunda de belo poezia, rabiis religioj kun mortigem' pasia, Bartolomeo sangis,* tiel ke dorsofroste Montaigne fuĝis al la kontemplo kaj skeptiko, kaj D'Aubigné eltondris siajn Tragikojn. Poste la Poezion murdis Malherba Poetiko.* Human' heroa, memakuz' medita, pagana rav', kristana maltrankvir luktadas kaj klasika bel' Davida kolertordiĝas sur Moze-profil', venenas la ĝardeno de Armida kaj mezepoke hantas la hutnil': «En ŝton' statuoj dormu» — ĝemas Michelangelo, poemon sian Tasso sarkadas en la ĉelo. Askete sombras vivo Vatikana kaj sombras senindulga predestin'. Juĝiĝas la muziko jam profana, apenaŭ Palestrina savas ĝin. La mondo plenas de fetor' satana, ĝemela par': Loyola kaj Kalvin', Kaj brulas — pensi estas denove riska revo — ŝtiparoj en Madrido, en Romo, en Ĝenevo. |
Levis sin siglo de oro*: absoluta diotimo, superhoma grandanimo, heroeco kaj honoro. Dram' kaj vers-nababo Vega, mondmiraklo kaj Fenikso. Gongora de diboĉega pomp' de pimpa bildotmikso. Logas Don Juan kaj trote venton sturmas Don Quijote. Kaj el Palos de Mogero kavaliroj-vagabondoj ŝipas for de l' hejma tero por konker' de novaj mondoj kaj de l' sangbanata gloro, kaj de l' bena-damna oro. Kaj sur la du oceanoj la terglobon tramanovras, ĝin por Okcident' malkovras portugaloj kaj hispanoj. Kaj la Globon papa mano tranĉas bele po duono, kaj, por malavara dono, tiun inter la hispano kaj la portugal' dividas. La piratoj anglaj ridas, kaj diros kun serena frunt': Afflavit Deus, dissipati sunt.* |
Nova Organo!*
Fatamorgano la dogma vano! La sola certo estas la sperto! Vivon sonĝas en la turo
Kaj ŝutas siajn frazojn-meteorojnla reĝid' de Calderon, pens' kaj senso luktas en la sklav' de am' kaj Dio, Donne. en la orgojla pomp' de sia arto la brila princ' de l' spektroj Albionaj* kaj la plej dolĉa fantazi-infano, obscena kaj sublima homa tuto de sentoj, de instinktoj, de pasioj, poeto de frenezoj kaj de feoj, de kis' kaj murdo, de du sangaj rozoj, vortmago, kiu la aeran nulon per loĝoloko kaj per nomo dotas, kiu sur planĉoj de la eta Globo la tutan Globon sorĉe disvivigas, Will de l' sonetoj* , la plej granda William. |
Klar-obskurojn monumentajn majstro Monteverdi tnuzikas. |
Pli kaj pli amariĝas vivaromo en Germanujo tridekjarmilita, Anglujo puritane sombrigita, Madrido nigra kaj hispana Romo. |
Sed dume el koloroj disvastas Nederlande pejzaĝoj vivospiraj, kampuloj fortikplande dancantaj, kuirantaj, manĝantaj drastplezure. Kaj pentras jam voranto de beloj ĝojotikle Saskian kostumitan orsilke, haŭtvelure, poste alsorĉos, voje de vera kalvario, oldulo, kiun lasas mortante for Hendrikje,* per tragikstreĉo de la traombra lumostrio, rabenojn kaj anĝelojn en klar-obskur-ebrio, dum rideganta riĉo de korpdisfloro sensa ekscesas bakĥanale en karndiboĉ' Rubensa. La penson plagas punoj kaj malbenoj: Giordano Bruno brulas, Campanella dudek ses jarojn mallibera, el la prizono venas al la jakobenoj Parizaj. Galileo Galilei devas dementi sin por ne perei. Sed realismon en baroka kaĝo tamenas klarobskure Caravaggio, Bernini kirlas movojn — de la koket-kompleza anĝel' orgasm-ekstazas lia marmor-Tereza. Kaj kantas blinda bardo de la lumo,* sanktulo kun orgojlo de Satan' kun sia reĝmortig-praviga plumo: la paradiz-perdinta puritan'. Por vort' libera pledas sur forumo Parlament-kontraŭdira partian'. Centjar' de l' Menso jam programas, Cartesius cogitat, ergo est.* Corneille puntiliojn dramas. En la radioj de la Sunmajest'* allogas La Fontaine la galanta kaj la fablanta. La Rochefoucauld demaskas en nia virt' la kulpon, kaj La Bruyere en la elit' la turpon, Pascal kun la abismo ardas en tim' de Dio, demaskas en la jezuit' la vulpon. Konsternas tragedie Moliere-a komedio. Kaj mortas ĉe Racine inter amplenda ve' la fille de Minos et de Pasiphae.* Muzikas al la Reĝo, brila de nimbo-garboj, Lully: dresita lumo, fontan', tonditaj arboj. Kaj jam rokokas pli teneraj harpoj: Couperin — revul-loĝanto de la insul' Cithero,* kie eternaj estas juneco, am'; somero. Bach el kaoso kreas la kosmon de la fugoj, Vivaldi sendas sonojn al aventuraj flugoj, Rameau barokmiraklojn parade interĉenas, Handel feliĉas, lumas, abundas kaj solenas, gigant' infane reva, falinto-revenkinto, en la muzikbaroko la lasta montopinto, sur mortolito, prete jam al tuja
transiro al pli luma sfer' patruja, la dolĉ' de l' vivo kaj de l' morto fluas tra lia kor' en lasta Haleluja. Loziĝas la baroka spasmo tranca, la sufokata spiro renesanca ree triumfe traas, rigidon, streĉon, pufon forbalaas per vento facildanca. Fajnironie mokas silfa balo de Pope, artisto brila de l' falbalo, kaj el la mizantrop-gigant'* vivanta en la liliputa Yahoo-land' elŝprucas la senmorta galo. Kaj la senmaskigant' de la skandalo de l' Moll-Flanders-a malmoralo* agrable tiklas puritanojn, Crusoe startigas Robinson-romanojn. Montoj da larma salo kristalas en la tombej-poezio kaj pri la hom-egalo en morto liras Gray-a elegio. Flirtadas subtilec' modema en la kaprica Sterne-a kompat- kaj enamiĝ-sentimentalo, vibras de vivo buntalterna Fielding-a pikaresk-realo.* Rokoko: dolĉ' de tromatura uvo, dolĉo kaj putro, postĝi la diluvo, Watteau-a maskerad' balanta, Boucher-a mond' galanta, kiun jam superkreskas troŝvelanta granda pasio de la amkonstanta des Grieux;* epoko antaŭkatastrofa, tra kiu aventuras Casanova, kaj kiun minas penso, sprito, scio, Diderot kaj lia Enciklopedio. Ermenonville-a* hom' kaj civitano, retor' eĉ pli fascina el lontano, konfesas memakuze mempardone, al la natur' resendas sentodrone, doktrinon fridan fiksas leĝodone. Ermit' kaj princo de l' Ferney-a turo* dispelas tranĉe ombrojn de l' obskuro, senmorte rideganta pri l' plej bona de l' mondoj, kaj kultiv-admona pri la ĝardeno de l' futuro. Kaj distriĝema aristokrataro aplaŭdas kontraŭ si mem al Figaro,* ĝis kun tragik' flamanta tra la tero la popolrajton krias tondrobrue, Bastille-detrue, frateco, egalec', libero. En gloro kaj infero de la revolucio industria kantas kaj pentras nostalgia Blake, konstruanto de Jerusalemo, kaj ĉarmas la bohemo ribelresona, memriproĉa, Burns, doganisto alaŭdvoĉa kun sia tiel vasta koro, kaj kun la freŝ' de sovaĝfloro. Post la frivola oldreĝima pimpo l' epoko de l' Racio kaj de l' Revolucio omaĝas al klasika klar' kaj simplo, stariĝas Partenonoj kaj per marmorkolonoj spiriton grekoroman elradias. Kaj dume la klasiko jam ankaŭ melodias per Haydn, en lia patriarka varmo, naturproksima kara ursoĉarmo, per Mozart, en kiu jam sud' kaj nordo fandiĝas vibri sur l' eterna kordo de tragikritma ora ludgenio, demono sankta kaj anĝel' frivola kun la meditrideta ironio, kun ĝoje dura, triste mola mondelaĉeta ĉielharmonio. Kaj tra l' konfuza sentlavang', tra l' ĉielkria Sturm und Drang* de la Karl-Moor-a pubertul-ribelo, trabatas sin al la klasika helo ĝojkanta Schiller, ĉi markizo Posa,* entuziasto Vergil-poza, kun sia Tell: heromajesta libersoleno popolfesta. Jen Goethe — la plej homa hom' en nimbo de dioj sur Olimpo, plej sociema kaj plej sola klasike brila burĝgenio, ĉiosopira, faŭste ĉiovola kun supereme sobra ironio, kun la ribeloj kaj libeloj de junaĝo, kun la neniam sata, Amore karesata sereno de oldula saĝo: giganta od' al krea homklopod', al homoj ĉielarka hom-mesaĝo. Klasike kreas kaj klasik-disstreĉe, ĉielsieĝe la surda Prometeo, ĉi forto elementa, individu' soleca kaj homar-reprezenta, batala kaj brakuma, triumfa kaj turmenta, epokdisbata pugno, animo fierspita al frapoj de la fato kaj lunbril-aspergita, liberheroe venka, himnanta la homgenton, Beethoven, resumanta, turnanta la jarcenton. En la trepido de l' Napoleona sismo, en la avido de l' trezor-akaparismo, el sub egido de l' Sankta-Federa krismo l' animoj fuĝas, distaŭziĝaj, al romantik', raci-naŭziĝaj: Novalis al la mezepok' kaj blua-flor-serĉado, Holderlin al la vortmuzik', transcendo kaj Hellado, Eichendorff al la reva vag' en sudo fore-fora, Brentano al la fantazi' de la fabel' folklora, Hoffmann al dorsfrotiga ŝrik' de fantom-romantiko, kaj la katastrofisto Kleist al para memmortigo. Aŭtunmature tristas Keats kaj pastras beladore. La ateista arkanĝel'* eteras altsonore. |
Kaj Sir Juan* , la Homo Fata, orgojle malfeliĉa dand' doloron sian, mondo-sata, portas kun si de land' al land', amuze, moke, pitoreske, belriĉe, sprite kaj burleske li vagas, amas tra la mond', artisto de la desapont'. Li en Odessa al Onegin* trafas; ĉi tiu perdis fus Tatjanan kaj en sentkonfuz' distriĝas por atnvundon flegi. Ruslande eĉ renkontas lin demon-hantata Peĉorin.* |
En Lamartine-a noble mola rimo sur larma lag' ondbatas la animo. Kaj regas, kun la am- kaj avlirik' respublikana reĝ' de l' romantik',* vortrokojn ĵetadanta verstitano, kiun katenas ploro de infano, Pariz' de Nia Dam', de l' Mizeruloj, Legendo de l' Centjaroj en ondruloj flusas el lia anim-oceano. Kaprice kirlas Goya fantasmon kaj realon, alsorĉas folan belon kaj sorĉistinan balon, satiras, morde, tranĉe, kaj vibras kolorŝanĝe, febras, demonvizia. Tadeon nostalgias Mickiewicz mesia, kaj Delacroix ekzotas, praforta, prapasia: Liber', parizanino, kondukas al ribelo, Jakobo luktas kun la arkanĝelo. En Recanati Leopardi kante mortadas lante. |
En Schubert nostalgioj al la lontano merlas, Chopin parfumajn tristojn, dramojn, ribelojn perlas, kanono florkaŝita. Per fajroj dolĉefeaj Mendelssohn pitoreskas. Kun fabelregnokreaj tonoj revadas Schumann en fantazi-arbaro, karnavalbunta princo. Programas per son-klaro misia grandsinjoro Liszt, la klavar-leono dekfingre orkestranta. Berlioz, la ŝtorm-demono deliras kaj plorspasme, acerbe ridas, ŝrikas, dum romantikon kultas kaj mortpikas
la najtingal' de amsopira tristo, hezita inter Zeŭs, Jehov' kaj Kristo, mortanta longe inter sparka sprit', Heine, la bona tamburisto. Ĉar el verŝita sang' de l' albigensoj,* ŝtipar' de Margerita kaj Dolcino,* el luktoj de beghardoj* kaj lollhardoj* , de l' Taboranoj* kaj de l' sankta Münzer*, kaj el la furiozo de l' luddistoj*, ribelo de l' teksistoj Sileziaj*, teksantaj tri malbenojn en la tolon, el la scienc' de Smith kaj de Ricardo, el la evangelio Saint-Simona, el bona saĝ' de Owen; el la sonĝoj de Morus, Campanella kaj Fourier, el eternmova, eternevolua, tez-antitez-sinteza, neo-nea dialektiko Heraklit-Hegela kreiĝas far du revoluciuloj figur' giganta kun standardo ruĝa, kiu tra landoj pasas triumfmarŝe por hejmotrov' en la centjar' dudeka. Kaj dume daŭras la foir' de vanto.* Devigas ridi-larmi dolĉa Dickens, pentranto de la viktimoj de la ŝuldant- kaj orf-prizon', kaj ormelankolie vergilas Tennyson, dum Browning monologas pri l' Galuppi-tokato, kaj pasas Pippa: ĉio en mond' estas en ordo, kaj Elisabeth Barrett kantas al edz-amato la anglojn instruante pri ampasia ardo. Stendhal sekcas la amon energiserĉe, machiavellane, kaj verkas por si la Pasian Damon, kiun li en la vivo serĉis vane. La vivmanĝega Gargantu'* Balzac, ĉi cenobito en sutan' el sak', monomanie modlas Mono-Dion, pasiobsedan Homan Komedion. Leconte de Lisle en sia tur' ebura pasiajn scenojn pentras sen pasio, Helladon revas en klasiko pura, suspiras pri la Lasta Iluzio. Andersen, la malbela eta anaso, cignas. El trans la ocean' mansignas |
Walt Whitman, kies laŭto inundas trans bordojn de la formo, himnante progreson, demokration, solidaron, sanon, sekson kaj sin mem.
Mark Twain donace dotas nin per Tom Sawyer kaj Huckleberry Finn kaj transkapiĝaj spritkapricoj. Funebre febras verssonoro de Poe, ĉi lag' de Morto kaj Memoro kun sensaci-vorticoj. Poe, kiun prenas, kiel fratkompanon poeto de orgojla perlotrovo sub miso, turpo kaj ekzota brovo, Baudelaire, kredanta la Satanon, velanta kun la Morto por splena serĉ' de Novo. La limojn du gigantoj trarompas, animsubigantoj: Dostojevskij: cerbkirla virtuozo de la situacioj embarasaj, agresa per obsedo de magie hantantaj pensoj, spektra nupto inter malbon' kaj bono, religio de la sufer' eterna, sankta, tuthomara, Tolstoj, en kiu Gpethe kaj Shakespeare revivas krei vibran vivabundon, kaj inventari la realon svarman de unuopaj sortoj kaj milionoj, kaj poste damni sin kaj sian arton por frati en la muĵik-paradizo. Marŝtormo, Valkirrajd' en uragano, adiaŭ-fajrosorĉo de Votano, arbar' Siegfried-a, Grala grac' arĝenta, venko de Walter, tristo de Tristano, kaj Parsifal' la pure fola — mitojn, miraklojn movas mano de ŝamano.* Bellini, Donizetti kaj Rossini, la tuta mond' belkanta por kulmini sekvigas majstron Verdi, melomagon, kiu figurojn, sortojn, draman agon formas el melodioj multediraj, superŝvebantaj luman ondzigzagon de l' mar' orkestra. Ariisto glora, kiu nin portas per triumfa gvido al sorĉa sfero de sufer' sonora, al la amara sed pardona rido. Real' verŝiĝas sur la tolojn: Georgikon' heroa de Millet, kun anĝeluspia puro, kolorokre' Corot-a, pejzaĝakord' en malvo kaj eburo, rev' orepoka de knabinfiguro, Courbet-a ondo, roko-, verdo-regno, muskolrobusto, nudulin-maturo, komponoj de Daumier, Balzac de la desegno, Michelangelo de karikaturo. Kaj poste — plej pentrisma pentro, plenaerbrila kapto de l' momento, Manet, Monet, Renoir, kolorebriaj orgioj de makuloj ĝoj-ekkriaj. Kiom da voĉoj levas sin ankoraŭ en ĥoralo: Carducci heroritma kaj Pascoli-pastoralo, France, la superema kaj tenera, Erasma Swift kaj Montaigne Voltaire-a, Zola, la akuzanto, poeto de la turpoj, Verhaeren: halucinaj kampoj, tentaklaj urboj, Ibsen kun mitoj de la Nord', kun vivdanĝer-allogo, melankolio vira, sopiro seneldira, malkaŝ' de l' vivmensogo, Lagerlöf, milda sfero legenda kaj fabela, fesorĉa romantiko de l' sveda mond' nobela, Heredia, skulptanta el marmoro sonetstatuojn de la Rev' kaj Gloro, kiuj, gestante siajn triojn lastajn malfermas horizontojn vaste vastajn. Flaubert, murdanto de la iluzio, sternanta stulton per enorma scio, Strindberg, la mizogino, zeloto de kontrastoj, Wilde, Chesterton kaj Shaw, tri paradoksaj astroj, Verlaine, de du paralelaj estoj, Lazar' ebria de galantaj festoj, sklav' de putinoj, knaboj kaj de Kristo, ravanta per nuanco-fosforeskoj. Lasciva buba ĉarm', titanherezo, kaos' de sisma kre' sen ekzegezo, Rimbaud, fuĝanta al Afrik', timante, ke l' ŝip' ebria ankros en frenezo. Vokante al si knabojn, mondmalferme la aventuran Globon turnas Verne. Cézanne en loza bunto kolortrema geometrias kun tener' revema, Van Gogh-a tol' vorticas animkrize, sonĝas Gauguin primitiv-paradize. Bizanca or', Kievaj sonoriloj, subitaj sombroj kaj barbaraj briloj, amas' tragika, kiu febre ondas, pragama harmonio karambola, ripetaj ritmoj de fabel' popola: Mussorgskij krias — kaj al li respondas artfajraĵsparke kaj marŝaŭmsusure per la amas' da lumoj kaj koloroj, per la nebulo bunta de sonoroj kaj iberisme kaj latin-konture Debussy — kaj respondas per barbaraj alegroj kaj per vokoj praarbaraj, per la baraktoj de l' turment' epoka, profana mes' Bartók-a. Kaj ĉio dronas en milit' sen ia bord'. Revolucioj flagras, tremas Olda Ord'. German' kasandras* pri subir' de l' vesperland': felahos ĝi, finita estas ĝia grand'. El la trodensa tronebula troproksim' l' animon tuŝas per flugilo de anim': Proust en serĉo de l' perdita tempo kaj de am' de Swann, mitokrea, Goethe-krea ironia amo de Mann, Rilke, la Apollotorsa, kun la silke karesa rim', kun mistika interfando de la Belo kaj de la Tim', kaj George, elpaŝinta el orgojla sonĝo de Nietzsche, kun neniam forpasantaj tagoj de la Jar' de l' Anim'. Gide la prodiga filo, kun sia ago senprofita, kun la aventur-libero, la Bergsone filozofita, kaj Apollinaire, kiu sidis sur la ĉaro de Mab, kaj Garcia, la hispano kaj cigano kaj arab', ardsuspira en romanco, en gazelo, en kasid'... Kio plu? L' okuloj al mi oldas jam por plia vid' kaj ve, mi surdas jam, senaŭda pri tohuvabohu' da dada-henoj aŭ da skizogonio hebefrenefraŭda ĵazkapriola modernetika maŝinidola cibernetika grincas la muziko de la sferoj neniu oleas la akson de la astroj frostiĝis en fridujo artabstrabsoluta de la geometrio de l' insul' Laputa la bona animala varmo de la vivo la mondspegul' rompiĝis kaj Melpomenan vundis ĝiaj ruboj kaj ŝi elsangas — iru en kinejon ho Ofelia — iru en kinejon |