Oldjapaneskoj

DIMANĈ-MATENO

Ne tintas, eĉ ne
tiktakas vekhorloĝo.
Beate en lito
mi pigras ĝis la deka:
mia dimanĉ-diboĉo.

SPEKTADO

Futbalas knaboj,
kaj gapas mi ĉe muro.
En pens' mi helpas
ŝotanton piedleve...
Ve, spasmo en femuro!

ETAĜO

Anhela grimpo
al la tria etaĝo.
Ho, kiam ŝtupojn
po du kaj tri mi saltis
en jaroj de l' etaĝo!

DU LUMOJ

La lamp' elektra
sur mia noktoŝranko
la lumon ĵetas
al paĝ' de mia libro.
Relumas ties blanko.

PLUMONO

Frida la ĉambro.
Haste sub la plumono
enkokoniĝi!
Ĉu venos papilio
el tiu ĉi kokono?