Orfeo, kun magia korkonkero kantante, sorĉas birdojn en aero, ellogas sovaĝbestojn el la grotoj kaj fiŝojn el la akvo de rivero. La dura roko kaj la arbo dika moviĝas je la kanta rav' mistika, sed li la plej kormovajn kantojn kantas al la amata nimfo Eŭridika. Astreo persekutas Eŭridikan, kaj ŝi en denson vepran kaj urtikan rifuĝas kure de la am-altrudo kaj paŝas sur serpenton venenpikan. La dolĉa nimfo mortas! De l' lamentoj de la kantisto plene larmas ventoj, la nimfoj kune kantas monte-vale, kaj kortuŝiĝas ĉiuj eleimentoj. La malespere plendaj melodioj kaptas la koron de l' Olimpaj dioj. Ili mesaĝas, ke li rajtas provi ŝin savi el la land' sen sunradioj. Orfeon pele pelas la sopiro, li.tuj ekvojas vojon de subiro, reporti ŝin tra l' pordo senelira per la potenco sorĉa de la liro. Kie neniam ora.lum' brilegas, al la kantist' Kerbero bare blekas. Sed kantas li. Alrampas lin la monstro, piedojn liajn per tri langoj lekas. Sub rav' la Iksiona rad' ne kuras, Sizif ne rulas rokon, ne torturas soif' Tantalon, larmas venĝdiinoj: la sombra mondo ploras kaj plezuras. Jam feas fande liro de Orfeo ĉe l' nigra trono, kie vanas veo. Sur la palpebro de la reĝ' rigora, jen, larma perlo tremas: la trofeo. Plutono juĝe sian sceptron levas: «Vi emociis min, vi rericevas vian amatan. Iru, ŝi vin sekvos. Sen rerigard' vi supreniri devas!» Tra la tenebroj, kie ombroj loĝas, li iras for. Sed post li peto voĉas: «Ho turnu vin! Ĉu vi ne alrigardas? Ve, ĉu vi min ne amas?» Ŝi riproĉas! Orfeo, ekscitita kaj palvanga, fandiĝas de l' lamento dolĉalanga, haltas, baraktas — turnas la vizaĝon. Sur voj' lontane dronas ombro blanka Kaj ve, li el la imperi' subtera revenas sola, sola, senespera kaj vagas tra dezertoj longe, longe kun la anim' dezerta kaj aŭstera. Poste, por fuĝi de la propra tristo, ekvojas li al aventura disto kun la herooj de la ŝipo Argo, helpante tiujn kiel sorĉkantisto. Kiam kantloge la Sirenoj venas, neniun la sopir' abismen trenas, ĉar en la ŝipo kantas li, Orfeo, kaj la ŝipanojn kante pli katenas. La drakon, la gardanton de l' orlano, li povas endormigi per arkano de volvaj vortoj. Tiel la trezoron Jazon' atingas per trongajna mano. Post multaj aventuroj kaj klopodo, la Argo reveturas al la rodo, kaj la plej peza ŝarĝo sur ĝi estas la tristo de l' sorĉmajstro de la odo. La dura roko kaj la arbo dika moviĝas per la sorĉa kaj unika muziko elegia, funebranta pri la perdita nimfo Eŭridika. Li homojn, birdojn, sovaĝbestojn ĉarmas, sed ĉiu ton' sur lia liro larmas, li vivas sole por funebro sia, virina sino vane por li varmas. Renkontas foje lin diboĉtaĉmento de trakaj bakĥantinoj. Post amtento, ĉi tiuj, furioze pro l' rifuzo, diskarnas lin per ungo kaj per dento, La Muzoj enterigas la kruele dispecigitan korpon. La fabele sonora, ĉiosorĉa lir' Orfea inter la steloj brilas nun ĉiele. |