Oriento

Azio! Oriento!
Praa, mistera, sankta kontinento!
Kiom da rasoj de popolo
elĵetis via interna bolo
kiel kratero!
Kiom da gentoj naskitaj de via patrin-utero
suĉas el via mamo abunda,
ho ujo de gentoj senfunda,
ho giganta, fabela pratero!

Se mi la pensojn al vi turnas,
tumultaj bildoj min sturmas*.
emerĝas antaŭ mi en buntaj amasoj
viaj dormekzistaj, nebulkonsciaj, pretervivaj homrasoj:
ĉinaj kulioj sub larĝa pajloĉapelo,
tibetaj lamaoj kun sia preĝo-muelo,
hindaj perloserĉantoj kun haŭto olebrila,
hongkongaj komercistoj kun lango multbabila
remantaj sur Iravadi brunflavaj malajoj,
sovaĝaj gentoj piede de Himalajoj,
en siberiaj praarbaroj ĉasistoj solecaj,
bazaroj svarmantaj kun varoj milspecaj,
antaŭ la sankta Fuĵijama piaj japanaj pentristoj,
lertmovaj insulanoj inter branĉoj tamarindaj,
mongolaj rajdantoj sur stepoj de dezertaj distoj,
en la akvo de Ganges mortintoj hindaj,
ho persoj, araboj, kurdoj, afganoj,
ho hindoj, ĉinoj, tibetanoj,
ho malajoj, anamoj, sinhaloj, mongoloj,
kaj buntaj indiĝenpopoloj
dissemitaj sur insuloj de spicoj
kaj sur la senfinaj vicoj
de la atoloj!
Vi, cent- kaj centmiliona armeo duonsvena,
kiujn ne tuŝis ankoraŭ la tumulto mond-arena,
aŭ kiujn ĝi jam vizitas,
kaj kiuj pro ĝi jam ŝvitas
en barakto senkomprena —
mi vidas vizie, kiel vin vekas la krio
de la historio
el la obskuro dorma
de via ekzisto senforma,
mi vidas, kiel vi viŝas la okulojn
por forigi la sonĝnebulojn,
kaj kiel vi kun jubilo
triumfe muĝa
etendas la brakojn al la brilo
de l' sunleviĝo ruĝa!