Pacifika triptiko

I
LA FLOSO

Post lego de Heyerdahl

Sur kresto de la ondoj naĝas floso,
sur ĝia danca dorso ses bravuloj.
Centunu tagojn daŭras ĉi eposo
sub sunobril' aŭ inter vent-ululoj,
fore de kontinentoj kaj insuloj,
en vivomez' de l' praa oceano,
inter la ludoj, luktoj kaj kopuloj
de petolema delfen-akompano,
batal' senĉesa kontraŭ la satano
de l' mar': la sangsoifa murda ŝarko,
kaj ne ektremas hom', ĉi febla nano,
se kirlas ondojn balen-oligarko,
tra rompa rif' en golfon de atolo
atingas la triumfa homa volo.

II
MARKIZAJ INSULOJ

Post lego de Bengt Danielsson

Ho romantik' de l' maro pacifika,
alloga, fea insulmond' ŝvebanta
sur bluaj ondoj de beat' mistika,
ondŝaŭmopunta bordo verdrubanda,
lontana rev' en foro mondoranda,
kontraŭ sortplagoj sorĉa rifuĝejo,
meze de indiĝena ĥor' ĝojkanta
por korovundoj certa panaceo:
Ve, tra la lorno de lucida kreo
sunbrilon murdas vivestinga ombro,
la tuta mond' de fantazia feo,
l' insulfeliĉ' pruviĝas nur memtrompo.
Vi fore savon serĉi vane provas:
krom en vi mem nenie vi ĝin trovas.

III
LA SKULPTISTOJ PASKINSULAJ

Post lego de Métraux

Ĉu el Peruo ili tien venis
per flos', ĉu boatrompe el Azio,
kaj ilin al l' insul' senarba ĉenis
la oceano. Fontis fantazio
de l' fortranĉita trib' en poezio
pri l' mortaj patroj kaj en ties kulto,
kaj, venki pri l' pasem' per iluzio
formeterniga, disvolviĝis skulpto
de kapoj monumentaj. Post multmulto
da tempo ŝipoj fremdaj tien trafis
kaj per masakro de bataltumulto
la arton de l' skulptista gent' forglavis.
Sed staras la statuoj en kohorto:
obstina vol' spitanta al la morto.