Pasko ĉe la ruinoj de Visegrád

Orradiojn la suno paska ŝutas
de l' ĉielo lazura,
la vento balais la teron pura,
sed jam preskaŭ mutas,
karesas miajn vangojn feble,
apenaŭ senteble.
Piede de kruta mont', en mia subo,
kie vasta valo sin malfermas,
vilaĝo pigra sin sternas.
Zigzage brilas la spegulo de Danubo,
verde ridetas al ĝi la montoj,
kaj ridas la arbaro, ridas fontoj.
La tuta pejzaĝo — giganta okulo —
blue-verde koketas kun la lazuro.
Formortis la arĝenta saluto de la paskaj sonoriloj,
kaj nun silento pendas super la briloj,
silento kaj fluanta sunoro
kaj en la animo silenta sonoro.

Memoras super mi la ruino,
mi sidas sur benko kaj tenas
verslibron en mia sino,
versojn kaj montojn ritmo parenca interĉenas.
Min lulas la suno, la solo kaj la silento, ¦
la kadukaj muroj gapas mute al la firmamento.
Blinde palpebrumas la fenestroj kavaj.
Tra ili iam reĝaj damoj rigardis al la valo
kun reva vualo
sur okuloj ravaj,
sveltaj reĝidinoj aŭ palaj kavaliroj
pri tiu ĉi pejzaĝo plezuris,
kaj versojn ili murmuris
jam forgesitajn, iam sonorrimajn,
dum ie fore, sur kampoj malproksimaj
tintadis la armiloj,
detruis hordoj urbojn kaj farmojn,
kaj falis sango kaj falis larmoj.

Kien la varmon el la briloj
de l' ardaj virinpupiloj
kaj bruon de la armiloj
tintaj
kaj cindron de la koroj mortintaj
forportis la ventoj...?

Kaj ĉu iam, post jarcentoj,
iu pensos pri mi kun emocia memoro,
kies rigardon ĉi ridanta pejzaĝo lulos,
kaj kies lipoj rulos
mirindan ritmon de nova verssonoro?

Ho, mia posteul' en sino de jarcentoj foraj,
ĉu la montoj estos al vi favoraj?
Kaj ĉu vi portos al ilia silenta sublima solo
rideton sur la lipoj kaj pacon en la koro?

Aŭdu do la softan muzikon de l' vento,
rigardu la verdantan tapiŝon de l' ter',
observu la arĝentan kurbon de l' river',
trinku la oran kaskadon de l' suno
kaj la vinon de l' nuno
kun soifa ekstazo
kaj lernu aŭskulti kun sento
de triste beata kontento
la kanton de la forpaso.