Petunio

Sub mia fenestreto arbeto petunia
per siaj ĉielbluaj petaloj pale pompas,
parfumon dissendante tra la vesper' junia,
dum la krepusko sian hararon brunan kombas.

La milde ĉielbluaj petaloj pale pompas,
en kampoj trajnobruo formortas, klaketanta,
vesperkrepusko sian hararon brunan kombas,
flutetas voĉ' de griloj, melankolio kanta.

En kampoj trajnobruo formortas, klaketanta...
Mi kvazaŭ min retrovas en brakoj de l'patrino.
Flutetas voĉ' de griloj, melankolio kanta.
«Ho mia fil'!» — mi aŭdas en dolĉa halucino.

Mi kvazaŭ min retrovas en brakoj de l' patrino,
tia trankvilo regas nun en interno mia.
«Ho mia fil'!» — mi aŭdas en dolĉa halucino...
Odoras subfenestre arbeto petunia.