Memplaĉ', orgojlo stulta sur la vizaĝo brutas. Parolo lia estas aŭ laŭta memadmiro, aŭ la galimatio de ŝvela nenidiro, aŭ flat', en kies mukon envio gala gutas. Por li la amikeco estas sintrudo glua, malbone kaŝa masko de l' intereso propra. Sub lerte leka lango embuskas dento kobra de aĉa kalumnio malnoble insinua. La am': senfantazia plezuro-aŭtomato kaj la putranta marĉo de spritumad' obscena; la kredo — nura formo, mortinta kaj malplena, sur dorso de aliaj klakanta vipo-bato. Li sportas entuziasme, ĉar kun avid' volupta li sportgazetojn legas, kaj inter ŝvita grego li sidas plej pasie, kun hurla ekscitego gapante pri vetludo futbala, boksa, lukta. Art' lia estas kino, kie ĝis larmomelko lin tuŝas historio trodolĉa kaj banala, lia muzik' — siropo de falsaj larmoj sala, lia literaturo amata estas sterko. Kelkfoje enreviĝas ĉi tiu hom-animo, l' okuloj senesprime, nebule ien gapas, kaj lante, sinforgese li la orelojn skrapas. Tiam li tre danĝeras! Rifuĝu de l' proksimo! Ĉar marŝmuzik', komando, standardoj, bombo-krevoj, kadavro-piramido, la tuta gloro mita de membroj baraktantaj, de karno ĉifonita, de ŝpruca sango hantas en liaj rasaj revoj. |