Post dek jaroj

En urbomezo konstruaĵo blanka:
de la sciencoj nobla citadel'.
Sur ĉio la severa stampsigel'
de l' pastra disciplin' ne amomanka.

Mi venas ŝtele el la strato flanka
kaj al la sunaj vitroj de l' kapel'
rigardas (en la mano la ĉapel').
Genui emus mi kun pio danka.

Filtriĝas tra l' aero orgenzum'...
Refloras en memoro nun anime
l' antaŭdekjara lasta Tedeum'.

Kaj tamen, mi hezitas kvazaŭ time.
Jen, laste min salutas deproksime
la por eterne foriranta Jun'.