Post dimanĉa pluvego

Forpasis la tempesto...
La fulmoj ne timigas jam per sia falva fajro,
kaj eksilentis ankaŭ la dur-bata frap' de hajlo.

Mi iras al fenestro
kaj ĝin malfermas vaste,
kliniĝas el sufoka sol' de mia ĉambr' ermita,
kaj ekspirante haste
mi sorbas el postpluva freŝ' per brusto larĝigita.

Super la strat' senviva feste
eltorĉas posttempeste
el nub' ŝirita, kuproranda
la tarda suno de la tag' mortanta.

Mi pensas pri vi, kara,
kiun disigas de mi la forbara
envia malproksimo...
Nun eble eksonoris ortrile la rukuloj
de via rid' en rondo de gajaj gejunuloj,
ĉu do en via animo
nun pri mi ekmoviĝas trafulmetanta imago?

Krepuskas la tago...
Trans ŝtonoj de la urbo, sur kampoj pluvo-brilaj
frostotremetas floroj kaj herbetoj fragilaj
(en foro, ie, frapas paŝado ŝtale tinta
de la Forpaso);
super la domtegmentoj, sur malhelblua atlaso
de la ĉielo klariĝinta
aperas jam la steloj...

Mi pensas pri l' maltrankviligaj beloj
de via elasta juno,
sur mia lipo dolora tremo vibras,
en mian koron kribras
venenon sian fridan la embuskanta aŭtuno.