Returna poŝto

«Tre kara, magiscia! Dankon por dolĉa gusto
sorĉita buŝalbuŝe el malproksim' kruela,
sed per ĝi eĉ pli kreskas en mi sopir' muela,
vin ne nur iluzie luli sur mia brusto.

Nababo malavara, tiu monat' Aŭgusto
prodigis al mi riĉojn de via blu' ĉiela,
de via varm' velura, de via blond' miela,
kaj venis nun envie, kun kor' de frosta krusto.

Kiom en la leteroj ni revis reciproke
pri renkontiĝo rea! Sed ridas sorto moke.
Sur horizonto monda pli kaj pli nigras nubo.

Ve, malespere flagras en nia kor' la amo,
ja fulmoj pendas super Vistulo kaj Danubo.
Ĉu ne en incendio perdiĝos nia flamo?»