Sekreto

Beate sur la kampo mi kuŝas longajn horojn.
Dum mian haŭton tiklas la karesanta suno,
pri vi mi pensas, kara, pri via bel' kaj juno,
pri viaj dolĉaj svelto kaj freŝo kaj koloroj.

Inter ĉi brila verdo, florbunto, florodoroj,
sentante sur mi spuron de via ambrakumo,
mi volus nian amon rakonti al la lumo,
al vento lacflugila, al herboj kaj al floroj.

Sed babilemaj estas la floro, herb' kaj vento,
do pri sekreto nia mi restas en silento,
gardante ĝin sur fundo de l' koro frenezeta.

Kaj dum mi tiel volus ĝin kaŝi subvuale,
ĝi tra l' okuloj brulas kun fajro maldiskreta,
ĝin mia koro laŭte tamburas monte-vale.