Siringoflorado

Ĉi posttagmeze inter floraj siringarbetoj mi promenis.
Matene turpaj nigraj nuboj ankoraŭ sur ĉiel' sin trenis,
el sin' ilia falis pigraj pluvgutoj peze tra l' nebuloj,
sed posttagmeze tra ilia krevinta brusto blu' serenis,
mildiĝe cedis la severaj, frostkoraj majaj tri sanktuloj.

Kaj ankaŭ al mi sur l' animo degelis krusto la glada.
L' okuloj sorbis bluan, blankan, rozan kaskadon de koloroj,
de branĉ' al branĉo ŝanceliĝis la naz' kiel rabist' ebria,
por unu horo mi min trempis en ban' freŝiga de la floroj.

Unu branĉeton de siringo en mian ĉambron mi kunportis,
inundas tie el ĝi feste ĝiaj odoroj sorĉe sanktaj,
la vortoj, kiujn de semajnoj poltrone, morne mi abortis,
libere, forte al la altoj elflugas nun, ebrie kantaj,
ĉar posttagmeze mi promenis inter siringoj disflorantaj...