Soif' de l' vivo kaj de ties donoj, soif' de reva amo ĉaste pura, soif' de karna amo ardplezura, soif' de lulsonoraj violonoj, soif' de ĉien penetrantaj konoj, soif' de belo, eĉ se misaŭgura, soif' de nuda ver', eĉ se terura, soif' de justo por la milionoj min spronas, kaj, post kiam oni volvos tombtole mian korpon, ĝin dissolvos silente la soif' je 1' terpatrino, kaj, se eksplode krevos Tero-seloj, atomojn miajn pelos tra 1' senfino soif' eterna je 1' senmortaj steloj. |