Se el pezaj, pigraj nuboj, el senfunda plumba kuvo verŝas, verŝas sin senfine monotona morna pluvo, se nebulo densa grizas sub la surda firmamento, se tremigas vian haŭton la frostiga spir' de vento, se anhelas via pulmo en la sturmo de uragano, se la gelo vian koron premas per glacia mano, turnu vin al Sudo! Se la sunon kovras nuboj sur ĉiel' de via animo, se l' ĉirkaŭo vin sufokas kiel la dronanton ŝlimo, se l' flugilojn de l' sopiroj rusta ĉen' de tedo ligas, se l' soleco karcermurojn surdajn ĉirkaŭ vi altigas se l' enuo jam estingas ĉiun etan vivofajron, se en vian ĉerkon batas la minutoj sian najlon, turnu vin al Sudo! Tie vokas vin koloroj, rid-okula blua maro, herbovestaj promontoroj, gast-alloga insularo, tie vokas vin sun-klaro. Tie temploj supre de montoj pri antikva kulto memoras, tie kampo riĉa de fontoj de paŝtista fluto sonoras, tie vivas praaj rakontoj, la marmoro stumpa en frondoj pri senmorta mito parolas, de najadoj svarmas la ondoj kaj nudkorpaj dioj petolas. Tie fandiĝas la glacio de via frostrigida kor', verŝiĝas sur vin likva or', la sang' reflagras por pasio, kaj febre ŝvelas en la vejn', alspiras vin la sal-aera marvento kaj sub la libera ĉielo estas via hejm'! Tie ebrioj ardaj vokas, kaj dancaj nimfoj kaj satir', kaj fajras tie la sopir' kaj kison kiso reciprokas kaj donas sen agaca gust' ree volupton al la brust'. Tie narkotas mandragoroj kaj plenaj, pezaj terodoroj kaj ruĝa vin' de densa arom', de l' branĉoj logas rida pom'. Tie l' aero virge puras, profunde bluas la lazur', la mola sin' de l' maro veluras, la korpojn lulas la plezur'. Vespere cipres-ombroj ŝvelas, zefir' vin tuŝas per balzam', kaj buŝon al la buŝo pelas por kuna brulo la am'. Tie sur sino de sonĝ' profunda narkotas sorĉa sent', tie la vojon al vi montras astroj el arda arĝent', tie senmova estas tempo, eterna la moment'. |