Suspiroj

MATENO

Kvazaŭ mi trovus vojon al ĝardeno
de la perdita infanaĝ-edeno,
kun tia freŝo, tiel elastkore
mi vin salutas, sankta ormateno!

MAJO

Monat' de koroj, kiujn ardo ama
kunfandas en siringodor' balzama,
min banu via beno kaj renasku
en praa freŝo de junec' Adama!

LITEROJ

Literoj! Por knabeto vic' rebusa,
poste fontano fea, sorĉoŝpruca!
Sensolvas tamen en vi la sekreto
de l' tera vivo, ĉi enigmo kruca.

LONGA META

Pri l' kara lud' fabelas la memoro:
mi estis netrafebla matadoro,
altegen pafis per Jetil' la pilkon...
Ĉu ni reprovu, mia olda koro?

PROMENOJ

Promenoj ĉe Danub'. Memor-eskorto.
Loĝej' gepatra, la lerneja korto...
Malaperintaj/ ili vivas sole
en mi kaj mortos for kun mia morto.

AŬTUNA TOMBEJO

Tapiŝo flava sur tombeja pado,
sur arboj aŭtuntrista orparado.
De l' kara tombo mi foriras lante.
Paseaj bildoj kore kaj saŭdado.

AŬTUNOJ IAMAJ

De velkaj floroj flirta anim-esenco,
teler' da buntaj fruktoj, most-kredenco,
ekstudo plej fervora, librovora...
Aŭtun' junula! Sankta rekomenco!

NAĜO

Ankoraŭ estas varme, eblas naĝo!
Kaj ŝvelajn bankostumojn sur la plaĝo
vi povas ŝtele gvati kiel iam!
Ha, figon montras la envia aĝo.

NOKTO

Bonvena, kiu kun magia dokto
arkanajn herbojn miksas por dekokto
de eliksiroj ĉioforgesigaj:
fein' de sonĝo kaj de nupto, Nokto!