Tera sopiro

Mi volus vin forporti el ĉi memmurda Nordo
al sorĉa Sudo, kie pli bluas la lazuro,
pli ardas lum' kaj vivo, kaj kie la Plezuro
mansvingas invitante al fea insulbordo.

For, for de ĉi frenezo, mizero kaj misordo
ni fuĝus, par' feliĉa, kaj en beata apudo
ni marŝus brakoplekte en hont-nekona nudo
kaj ludus nian amon sur ĝemelritma kordo.

Sur milda mont' ni gastus, rande de golf' lazura.
Genuojn viajn belajn per muta kis' mi tuŝus
kaj amus vin kaj kisus kaj longe-longe kuŝus,

dum la krepuska suno, ĉi lampion' purpura,
forsinkus jam kaj en la vespero vualsterna
al niaj koroj kantus la ocean' eterna.