Tombeja krepusko

Al la memoro de panjo

Silentas la tombej', nur foje-foje
eklaŭtas bru' obtuza de l' landvojo
proksima: jen muĝanta komsignal'
de hasta veturilo, jen ridego
san-tinta de ludema infanaro.
Malfrua horo posttagmeza. Orajn
radiojn siajn lace sendas jam
la ruĝvizaĝa tombgardist', la suno.
(Li eble tro proksime klinis sin
malsupren al ĉi flora montdeklivo,
ĉar logis lin l' odoro maje pompa
de ĉi tombej' surmonta kaj li trinkis
avide, longe el ĉi floro-vino
etera, ĝis ekruĝis lia vango
pro sango-bol' kaj sian kapon svenan
nun portas li por hejma ripozado.)

Nur kelkaj nigraj siluetoj glitas
for al la urb' kuŝanta en la valo,
rigard' ilia sopirtreme tuŝas
la tomban krucon de l' mortinto kara,
sed jam direktas sin ilia paŝ'
al la tumult' foira de la vivo.
Ĉar, se interna vund' instigus serĉi
retrankviliĝon finan sur la Mont',
por plua servutado la piedojn
altiras la vivritmo de la val'.
Ĉiama movo, vibro, hastaj gestoj,
ŝanĝiĝ' eterna, lukt' senfina, celo
forkura, svarm' formika, rev' disflua,
ĉiama nov', eterna ripetad',
naskiĝ' kaj morto, morto kaj naskiĝo,
jen en la valo la program' kutima.
Alia leĝo regas sur la Mont':
ĉi tie gestas nur la mut' marmora,
ĉi tie kantas nur odor' siringa,
ĉi tie kreskas nur la herb' surtomba,
ĉi tie amas nur la kor' rompita,
ĉi monto estas Tristolando, kie
feliĉa estas nur la hom' entera.

*

Homlonga, verda tomb', ĉekapa kruco,
benketo, juna arbo ĉe piedo,
argila vaz' kun floro ĉiam freŝa:
jen tuta posedaĵ' de hom' estinta.
Silenta larmoflu' sur benk' soleca,
fiŝkapto de sinpelaj memorbildoj,
surkruca kis' piece alspirita:
jen trezorar' de homo postvivanta.

*

Ekaras jam la ombroj de l' krepusko
por venki kun violkolore-nigra
triumfo la armeon de la tago,
la stelpopol' scivole ekdirektas
rigardojn frost-arĝentajn al la ter',
en lum' transcenda naĝas la tombejo;
la larmajn vangojn de la funebranto
ektuŝas mild-konsole la venteto:
kvazaŭ el tombo la mortinta man'
etendus sin por lasta karesado.