Tra la tago

Horloĝo tintas: unu tag' da pluso.
Osced'. Vestiĝo. Kuro al la buso.
Atendas min la oficejaj aktoj,
ke mi tramanĝu ilin kiel muso.

*

Cifersarkado teda por la pago,
dolor' de dento efemera plago,
nukso de tasko dura, fine tamen
rompita. Halto. For la ŝarĝ' de l' t

*

En la ĝarden' de l' amoj forvelkintaj
mi vagas sur vojetoj labirintaj.
La Tempo vindas min defende kontraŭ
arbustoj dornaj, branĉoj pike pintaj.

*

Velkintajn amojn lulas vent' aŭtuna,
Al nova am', ho astro malfortuna,
ne logu min! Piedoj saĝaj portu
min vagi plu en solo oportuna.

*

Ho ve, embuskas min dum reva vago
Amoro, ĉiam preta por misago,
ekpafas, trafas min ĉe l' loko, kie
cikatras vundo de l' malnova sago.

*

La suno jam ĉe l' horizonto litas,
obskuro al la urbo rampe glitas.
Sed stop, ĝin per ekbrulo solidara
la lumo de mil frataj lampoj spitas.

*

La ŝinko roze ridas sur telero,
en ventra glaso ŝaŭmas blonda biero,
problem' atendas sur la ŝaktabulo.
Jen estas do la beno de l' vespero.

*

Sorbante serĉas mi per suĉo sonda
la fundon de la bierglaso ronda.
Sur ĝi vizias la magia bildo
de mia amo kun la buklo blonda.

*

Oni revenas al la am' malnova.
Ekde l' knabaĝa versĉarpento prova
tra malfideloj ĉiam min relogas,
jen, ankaŭ nun, la lingvo Zamenhofa.

*

En la animo sento kreske prema,
io senforma, sed tre formiĝema
barakte serĉas sencon, vortojn, rimojn.
Montoj akuŝas por naskiĝ' poema.

*

Tra la fenestr' al mia ermit-ĉelo
rigardas blankabrila vesperstelo.
Kiam ĝi min salutas mildalume,
kvazaŭ brakumas nrun la tuta ĉielo.

*

En mia lit' jam kovras min mallumo,
pli kaj pli pezas mia palpebrumo.
La morton mi gustumas nun, kuŝante
horizontale kiel sub la humo.