Tri hungaroj

ADY

Kantisto de la sango kaj de l' oro,
minstrelo de karnŝira memadoro,
nobelo kaj kamparanribelestro,
marogriziga monstro de l' Sinjoro.

BABITS

June mi estis sub la sorĉ' multobla
de via rim' magia, ritmo nobla,
sufoki devis mi ĉi sanktajn eĥojn
por aŭdi sonon de la voĉo propra.

ATTILA JÓZSEF

Afer' komuna de l' gentar' Danuba,
proleta sorto kaj konscio suba
lin hantis kaj li kantis vee-fee,
jen marksa mevo, jen alaŭdo buba.