La dankon devas mi esprimi, ho WARINGHIEN, por la impulso, kaj ĉar vi multe zorgis pri mi. La dankon devas mi esprimi, ĉar vi instigis min tririmi per via robajad-ekskurso. La dankon devas mi esprimi, ho WARINGHIEN, por la impulso. | ||
Ĉi poemetoj, kvazaŭ nur etudaj miniaturoj, bagateloj ludaj, tion ĉi tion skizas per esprimoj facilaj, svagaj aŭ duonaludaj. La kampoverdo kaj la stratpavimoj, la ĉambr' ermita kaj la mond-senlimoj, legaĵoj miaj dum horetoj studaj, mergantaj min tra grandaj hom-animoj en revoj feaj kaj realoj krudaj, paseo kun memor' de vundoj nudaj min tuŝis — kaj ekvibris pensoglimoj kaj sentopapilioj sinaltrudaj. Kelkajn, por noto de l' anim-pilgrimoj, mi fiksis sur la pinglo de tri rimoj. |