Unua duopo

Sturmis elektra ŝtormo tra l' posttagmezo frua,
tumultis fulmoj, tondroj, sed pluvo gutis rare.
Hezite, palpe, poste pli kaj pli familiare
ni ŝanĝis vortojn kiel ĉe renkontiĝ' unua.

Mia rigard' gluiĝis al via kurb' genua
kaj, dum la vivrakonton vi lirlis pastorale,
ĝi glitis volupteme, senhonte, kanibale
alsupre, plue, plue, al loko, ve, tabua.

La sensoj luktis en mi kontraŭ la sentoĝermo,
sturmis elektra ŝtormo tra mi, sed en l' interno
ĝi tondris for, dum plu vi babilis, senrimarka,

ĉar tra beleco via brilante trakristalis
kaj nedireble dolĉajn kolorojn dispetalis
paciga sorĉ' de via animo ĉielarka.