Vespera sonorilo

Blindigas la palblua ĉiel' de l' ardsezono.
Mi kuŝas ĉe l' fenestro ĵus antaŭ sunsubiro.
Julio furiozas kaj kun sufok' de spiro
genuas sur la lace anhela regiono.

Sed ŝtele ekkrepuskas. Ŝvebas kiel balono
nubeto borderata de fluidarĝenta brilo.
De l' fora, fiersvelta, blankvesta kampanilo
mortante al mi ondas la sonorila sono.

Vespera sonorilo! Kia dolor' senvorta
vekiĝas en l' animo je l' lante lula ritmo!
En konvaleska koro la kanto tristakorda

reŝiras vundon, kiu postsangas kiel stigmo.
Meze de la somero kun sortanonca ĝemo
la vibre vea voĉo parolas pri l' pasemo.