Vespermanĝo

Paradas plade la kotlet' Viena
inter terpompecetoj brunfrititaj,
naztiklodora kaj ridetmiena.

Ĉirkaŭe ringas ruĝe en girlando
tomatsalato iom pipra — vete
fervoras al mi ĉiu salivglando.

Tranĉilon, forkon mi al la terpoma
garnaĵo proksimigas pianime,
surforke floras jam pecet' aroma.

Apenaŭ ĝi solviĝas en la buŝo,
la instrumentoj sturmas.la viandon.
(Huŝ, huŝ, he! Impertinentega muŝo!)

Viando vicas do! Ha, kia gusto!
Sed kiu peco do pli plezurigas,
ĉu l' grasa, aŭ ĉi magra, aŭ la krusto?

Dum la variacioj de ĉi temo
jen, la tomat' rigardas riproĉante:
«Ĉu vi do min forgesis?» Kun pentemo

mi prenas ĉi agapon acidfruktan.
Ho, min la pranaturo mem fascinas,
mi havas ĝuon vere jam voluptan.

Sed de la kruĉo estas nun la vico:
biero blonda blankaŝaŭme brilas,
mi sorbas lante, longe, kun delico.

Finite. Oj, sed rompo de l' abstino
dieta vin mortigos, olda knabo.
Haste tablojdon de pankreatino!

Ni sidu iom. Fine do: la pago.
La konton ŝika kelnerbubo skribas,
ridetas liaj lipoj kiel frago.

Ekstere lulas min la svarma ondo
de l' mar' bulvarda. Mi feliĉe krozas:
kiel bongusta estas vi, ho mondo!