Vespero ĉe la stacidomo

La neĝoflokojn pelas la vento froste blova,
taksioj, tramoj kuras sur la bulvard' en subo,
la vitrokonstruaĵo de l' stacidomo nova
super la placo ŝvebas, blankfajra feo-kubo.

Meze de l' kaja svarmo kun reva pens' mi staras,
inter paroj disiĝaj, en bril' de lum-arkadoj,
tra la vagonfenestro vizaĝ' amata palas,
kaj lante ekruliĝas la predorabaj radoj.

Sur reloj ili klakas en kuro rapidiĝa,
kaj mia fantazio kun ili kuras vete, '
tra ponto kaj tunelo kondukas kur' vertiĝa,
preter Danubaj bordoj ĝi hastas flugimpete.

La mornan vintronokton heligas por momento
la palpebrumaj lumoj de la vagonaj lampoj,
post tratondranta trajno reregas la silento,
resinkas en la dormon la neĝkovritaj kampoj.

Kaj sentas mi alarme: sub mi la Tero tremas,
kurante tra la vakoj de la horora spaco,
kaj feblan lumon, varmon homkoran el si semas
al la obskur' embuska dum sia fulma paso.

Ho vi, sublima strebo, glimbrila lumo homa,
ĉu glutos vin fatale la faŭko de la foroj?
Sub sorĉ' indiferenta de la dancad' atoma,
ĉu vanas fosforesko de cindriĝontaj koroj?

El sonĝo mi resobras, la reloj jam trankvilas,
ripozas jam la kajo kun silentiĝa zumo,
sed lumoj stacidomaj neŝanceleble brilas,
sendante sian spiton al sieĝo de l' mallumo.