La lasta foririnto fermis la pordon...

CSISZÁR Ada
(1930-2007)

Bibliotekisto, ĵurnalisto, politika kunlaboranto de la plej granda taggazeto Népszabadság. Esperantisto ekde 1966. Multaj publikaĵoj, i.a. komuna verko kun Kálmán Kalocsay: Domfabriko: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-esperantaj (Budapest, HEA, 1975). Esploranto de vivo kaj vivoverko de Kalocsay, kunfondinto de Kalocsay memorĉambro de Abaújszántó, iniciatinto de la Internacia Komitato Por Honoro Al Kolomano Kalocsay en 1983. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio 1983-1989. HEA-membro ekde 1966, komitatano ekde 1973, prezidiano 1977/86. UEA-FD ekde 1985. Iniciatinto, motoro kaj prezidantino de la Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay ekde 1991.


Postparolo al serio "Omaĝe al Kolomano Kalocsay"

 

LA LASTA FORIRANTO FERMU LA PORDON!

Laŭ la hungara diraĵo — kiel la lasta vivanta kortegano de Kalocsay — mia devo estas fermi la pordon de tiu epoko, kiam vivis kaj agadis la multflanka geniulo de Esperanto. Mi prenis sur min tiun taskon kaj klopodis laŭ mia eblo kaj kapablo plenumi ĝin.

Laŭ la deziro de Kalocsay (konfirmita ankaŭ en la testamento de lia edzino) mi heredis la Esperanto-postlasaĵon, kun la rajto kaj devo zorgi pri lia riĉa spirita heredaĵo, inkluzive la aŭtorrajtojn. Kalocsay estis certa, ke mi finos la komune komencitan kunmeton de lia bibliografio. Lia edzino perfekte plenumis deziron de la forpasonto — bizzatok Adában (konfidu Adan) — kaj ŝi transdonis al mi ĉiujn esperantaĵojn eĉ gravajn familiajn dokumentojn.

Post kelkjara ordigo kaj zorga esplorado de la postlasita paper-ĝangalo de Kalocsay, mi konsultadis kun liaj konatuloj, kaj E-gazetoj, korespondadis, kolektis liajn fotojn, sonbendigitajn voĉojn, varbis, artikolis, legis kaj relegis liajn verkojn, korespondaĵojn, ktp., ktp. Je mia invito niaj eminentaj verkistoj per eseoj, artikoloj kaj poemoj kontribuis al la verko. Fine en 1981 estis presopreta dika fasko da manuskriptoj sub titolo OMAĜE AL KÁLMÁN KALOCSAY.

Preskaŭ du jardekojn ĝi kuŝis en mia tirkesto kaj atendis eldoniston, sed vane. La dissendita sinoptika tabelo, la granda amplekso timigis eldonistojn. Iuj emus transpreni la manuskripton sen promeso pri la eldono. Tiam mi decidis aperigi la materialon po partoj, kiujn ebligas ĝia aranĝo. Al ĉiu agado de Kalocsav mi dediĉis apartan sekcion. Ekzemple la partoj pri Poeto, Tradukisto, Eseisto, Lingvisto-gramatikisto, Movadano ktp. taŭgas kiel memstaraj libroj. Feliĉe venis tempo de la furora komputil- kaj kopitekniko kaj en 1998 aperis la unua kajero de la serio.

Laŭ historiistoj estas okazinta nur tio, kio estas priskribita. Jes, erojn ne registritajn en lia bibliografio, ne notitajn indikojn (ankaŭ ĝis nun nekonatajn) pri la ĉiutaga homo de nia klasikulo baldaŭ forglutus la tempo. Mi klopodis fidele prezenti lian figuron pensante ankaŭ pri post ni venontoj. Mi strebis eviti misinformadon, ĉar estas stranga fenomeno, ke la presitaj falsaĵoj havas ian magian, sugestivan forton. Ekzemple en la EdE (1933-34) oni legas pri la "profundaj, brunaj okuloj" de Kalocsay, sed li havis griz-bluajn okulojn. Nu, poste tiu erera indiko (kio afliktas min), ne unufoje represiĝis kaj oni papage ripetis ĝin. Laŭ devizo de skrupulemaj bibliografoj: "Ne fidu eĉ la proprajn okulojn sen duobla, triobla kontrolado!" signifis, ke kelkfoje mi devis longe korespondadi aŭ fosadi en papermontoj, t.e. fari temporaban laboron.

Se OMAĜE servos kiel manlibro, kaj oni povos ĉerpi el ĝi indikojn uzantajn kiel piednotojn, mia laboro estos rekompencata.

Mi konscias ke kopiitaj kaj ringe binditaj verkoj ricevas lokon en la malantaŭa vico de la librobreto. Tamen mi esperas, ke amikoj kaj respektuloj de Kálmán Kalocsay konsentas, ke pro financaj kaŭzoj neplenumebla pretendemo, estus perdo rezigni la senmankan listigon de la longa vivovojo kaj giganta verkaro de nia eminentulo. Eble venos tempo iom pli favora por Esperanto kaj entreprenemulo reeldonos ĝin en unu volumo, kun pli inda eksteraĵo, dece al nia klasikulo Kálmán Kalocsay.

Ada CSISZÁR