|
Sinjoraj moŝtoj, juĝistoj bravaj, min demandantaj pri nia krimo por la verdikton fari sen timo laŭ leĝa justo, — vi estas pravaj. La sanga kulpo min ŝiras morde kaj kortaŭzantan ŝarĝon mi sentas... Min ĝi torturas... Min ĝi turmentas... Konfesos mi do ĉion laŭorde. Jes, mi memonas, ke antaŭ jaro estis printempo, maja vespero... Jam sur verando verdis hedero, amflustrojn eĥis la foliaro... En koro sangon vipante bolis febraj sopiroj de la printempo. Pelis al peka amo min sento, soifis lipoj... Mi ami volis. Dommastro mia kun milda tuŝo kaptis la manon, al si min prenis. Pro la feliĉo preskaŭ mi svenis dum kisis, kisis min vira buŝo... Li min karesis... La vortoj ravis koron knabinan, koron naivan kaj mi ekiris — vojon deklivan fidante al li... Jes!... Li min havis. Kaj poste?... Poste, dum amaj horoj dolĉaj esperoj koron dorlotis. Liaj promesoj riĉe min dotis, ĝis venis scio kun la doloroj. Sendormaj noktoj, barakto larma ofte vizitis mian animon Vekis frenezajn pensojn kaj timon en febra cerbo konjekto svarma. En ŝima budo, dum kriza horo naskis bastardon mia utero. Orfa kaj sola en la sufero mi ĝemis... veis kun korangoro. Ve! Ve al mi! Min honto instigis. Lin mi sufoke premis al sino... Idon senkulpan peka patrino... Ve! Ve al mi! Mi mem lin mortigis! Jen!... Mi rakontis laŭorde ĉion... Ĉu ne, sinjoroj, ĝuste mi kredas, ke mian krimon vane mi pledas kaj por indulgo mi petu Dion?! Sinjoraj mostoj, vi pravas tute... Sorton similan miloj jam havis, kiujn printempo venkis kaj ravis. La justan punon mi prenos mute... Do ĵetu min al karcera fundo, ke la sanganta ombro min tentu, kiun veriproĉo ĝi min turmentu, ĝis cikatriĝos la kora vundo! Do ĵetu min al karcera kelo kaj enterigu oni min viva kaj min blindigu sfero lesiva, ĝis venos savo el la ĉielo! Do ĵetu min al karcera putro, por ke al ŝlima vermo kaj rato, kies intestojn tordas malsato, ĉi flanka korpo do estu nutro! Sed juĝu kun mi pri sunradio, maja printempo, ama sopiro, pri la birdkanto, kisoj de viro, destino homa, pri ĉiu, ĉio... Mem Dion voku al juĝo veni, kiu nin kreis, nin la vantulojn, kial ne kreis Li nur — sanktulojn kaj amon kial Li metis en ni?! Vokita estu al tribunalo pro la plej granda krimo sur tero kiu pri fruktoj de la utero elpensis leĝon de vandalo! Pro tiu leĝo infano eta estas en vivo leĝe stampita: unu — senpeka, rajte naskita, alia — ŝarĝo hontinda, peka. Pro tiu leĝo patrinoj krimas. Tiu ĉi leĝo diktas la sorton, rabas feliĉon, spiras la morton, al tiuj, kiuj la vivon timas. Pro kulpo mia kaj de knabinoj, krime agantaj en malespero, estu ĵetitaj vi al karcero, ekzekutistoj de gilotinoj, ĉar dia juĝo kun mil malbenoj trafos justfare nur vin, tiranoj, aĉaj murdistoj de la infanoj, vin, leĝfaristoj kaj leĝhienoj! |
Menciita en XI. Int. Floraj Ludoj.
|