Ĉe samovaro

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

"Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan...
Ĉu vi konas pli kruelan?

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
"Havi landon, sed perditan..."

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

Premiita XI-aj Internaciaj Floraj Ludoj.