Fabelo
Muziko de A. Gurilev.

Plenan lunon sur ĉielo
miris eta princidin'
kaj ekĝemis amsopire:
"Pala lun', mi amas vin!"

Plena luno sur ĉielo
komprenante movis sin
kaj reflustris la respondon:
"Ankaŭ mi vin, princidin'!"

Dum silenta rava nokto
per eterna ĵura vort'
pala lun' kaj princidino
ligis sin al sama sort'.

Kaj de tiu sorĉa nokto
kun sufero dolĉa flam'
brulis en la etaj koroj
pro turmenta vana am'.

Malespere plorĝemante
kun sopiro en anim'
konsumiĝis pro l' doloro
plena lun' kaj princidin'...
(Siberio. Nikolsk-Ussurijsk)