Idilio

Gardisto cara sub fenestro
postenon staras kun fier'.
Li sin imagas la regnestro:
despot' kruela de l' karcer'.

Karcera ĉambro de l' taĉmento,
ŝlosita pord' katenas min.
En orfa solo de l'silento
mi pensas pri la disciplin'.

Sur la fenestro, vid' al vido,
subite sonas brua frap'
kaj logas min per ĉarma rido
knabino kun orbukla kap'.

Graciaj manoj voke gestas
kaj al mi kisojn sendas for.
Kortuŝan ĝojon mute festas
en la karcero — mia kor'.

En tuta lando el regatoj
la plej valora estas ŝi.
Ŝi havas koron por kompato
kaj larmojn por la emoci'.

Sinsekve kis' post kiso venas...
(Ho, ne koleru rusa car',
ĉar kiu min al koro prenas
nur vivas en la — kvina jar'!)

Gardisto al fenestro pasas...
Per pugnosku' li pelas ŝin.
Ŝi, kiel sonĝ' fluganta, lasas
en la karcero — sola min.
(Berezovka)