Marinjo

Printempa sonĝo estis Ŝi por mi:
knabin' modesta en perkala vesto.
Al mi donante ŝin la bona Di'
sunbrilon sendis al la hejma nesto.
Amoro regis korojn per potenc',
orumis vivon brila maja suno.
Mokridon venĝis ĉiam kis-atenc',
dum noktpromen' nin miris eĉ la luno.
Subite, ho terura sento,
profete flustris spir' de l' vento:

"Vintro, se poste venos,
glacia estos ĝia kis'.
Vintre la vivo svenos,
formortos rozo kaj narcis'.
La vent' deŝiros florpetalojn
kaj neĝo kovros boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelos pri sensonĝa blanka dorm'.

Aŭtune jam aperis ruĝa roz'
sur vangoj palaj pro turmenta febro.
La brusto spiron serĉis sen ripoz',
pupilon kaŝis larme la palpebro.
La ftiza tuso skue ĝis sufok'
el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon
kaj sonis al mi lace lasta vok':
,,Lastfoje, kara, kisu mian vangon!"
Ekstere, ho terura sento,
profete flustris spir' de l' vento:

"Vintro, se jam alvenas,
glacia estas ĝia kis'.
Vintre la vivo svenas
formortas rozo kaj narcis'.
La vent' deŝiras florpetalojn
kaj neĝo kovras boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelas pri sensonĝa longa dorm'...

Forpasis jam somero post somer'
kaj oni diras: estis suna brilo.
Mi, kun profunda vundo sen esper',
atendas vane je la kortrankvilo.
Ne estas por mi ĝojo en la viv',
nek flor' printempa, nek sunbrila flamo.
Ĉe orfa tombo sur la montdekliv'
mi preĝas plore pri l' entomba amo.
Riproĉe sonas tra l' silento
funebra spir' de l' vaga vento:

"Vintro, vi kial venis?
Glacia estis via kis'.
Vintro, vi vivon prenis
de ĉiu rozo kaj narcis'.
Ventblov' deŝiris florpetalojn
kaj neĝo kovras tombojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn'
fabelas pri sensonĝa longa dorm'...