Serenado
Muziko de M. Sárosi

Se dormas vi,
ekvekas vin gitara son'
el sub balkon'...
Atendas vin
batanta kor' kun milda sent'
en noktsilent'...
Brilante vokas vin stelaro,
banante sin en ĉielmaro...
Odor' de floroj onde — ronde
flugas super la ter'...
Ho venu, venu do rapide!
La kis' de mia buŝo ride
en hor' de amo larme — varme
vokas vin kun la lun'...
Ho venu do!
En nokt' zumadas por miel'
eta abel'.
Vi estos roz',
abelo — mi, la kis' — miel'
kaj ter' — ĉiel'!
(Siberio. Nikolsk-Ussarijsk)