Vane
Muziko de M. Sárosi

En kor' kun maja sunradi',
sed vane...
je via ven' atendis mi,
sed vane...
Florojn mi ŝutis al vojet'
por vin akcepti, knabinet',
kun kis-soifo kaj pasi',
sed vane...
ĉar ne venis vi.

Silentu dolor' en kor'!
Ja svenos odor' de l' flor'.
La dolĉa aklam' de l' am'
nur restos ornam' por dram'.
Silentu dolor' en kor'!
La revoj ja flugos for...
flugos for.

Forestu do, ne venu plu,
ĉar vane...
Allogo de l' okula blu'
jam vane...
Falsa ridet', karesa tuŝ',
kisoj perfidaj de la buŝ'
kaj tremo febra de la sin'
jam vane...
mi ne kredas vin.

Silentas dolor' en kor'.
Jam svenis odor' de l' flor'
kaj mortis aklam' de l' am'
mutiĝis la fam' pri l' dram'.
Silentas dolor' en kor'.
Kun tempo ĝi pasis for...
pasisfor...
(Budapest)