SCENEJO:

Ĝardeno, ĉirkaŭe troviĝas diversaj arboj.
La scenejo mem prezentas vastan placon kun soleca arbo en la mezo, apude benko.
Nokto.

SCENO UNUA

(La muziko ludas la rekantaĵon de la "Verdstela marŝo".
Kun kantado kaj kun standardoj, lanternoj, flagoj, diversaj pakaĵoj en la manoj
alproksimiĝas: Andreo, Heronimo, Lucio, Mario, Evo kaj multaj aliaj gesamideanoj.
Alveninte en la mezon ili haltas. La supre citita kvino stariĝas unuavice.
Post kiam la rekantaĵo finiĝas — momenta silento.)

Andreo: (En la mezo de la kvino, alte tenante la standardon. KANTO NO 1: Verdstela marŝo)
Sur la blanka fono
Por homara bono
Brilas bele stel' de Esper'!
En la verdkoloro
Por la venk', kaj gloro
Flirtas la standard' en aer'!
Flirtas ĝi en manoj
De samideanoj,
Kiuj marŝas gaje antaŭen
Kun kanto
Pri la bela ĉarma lingv',
Pri la lingv' Esperanto!

Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo,
Al celo plej sankta sur ter'.
La amon, kontenton,
Kaj pacan konsenton
Dissemas radioj de l'stelo de Esper'!
Ĉiuj:
Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo
Al celo plej sankta sur ter'.
La amon, kontenton,
Kaj pacan konsenton
Dissemas radioj de l'stelo de Esper'!
Mario: (veninte mezen).
La standardon tenu
Alte kaj komprenu:
Sankta estas nia afer'!
Estu do senlaca
En laboro paca
Ĝis la plena venk' de Esper'.
Ĉiu en vic' nia
Ĝoju pri task' sia,
Ke li estas ankaŭ la kunbatalanto
En plej sankta la afer'
De la lingvo Esperanto:

Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo
Al celo plej sankta sur ter'!
La amon, kontenton,
Kaj pacan konsenton
Dissemas radioj de l'stelo de Esper'!
Ĉiuj:
Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo
Al celo plej sankta sur ter'.
La amon, kontenton,
Kaj pacan konsenton
Dissemas radioj de l'stelo de Esper'!
Andreo: Gesamideanoj, la unua tago de nia ĉarma ekskurso plenplene kaj bonege sukcesis! Mi do antaŭ ĉio al vi, fraŭlinoj Mario kaj Evo, kiel organizintinoj kaj aranĝintinoj de l'ekskurso esprimas mian profundan admiron, estimon kaj koregan dankon por la ĉarme pasigitaj horoj! Niaj fraŭlinoj vivu!
Ĉiuj: Ili vivu! Vivu!
Mario: Kortuŝita mi aŭskultis viajn vortojn, estimata sinjoro Bagoczky! Via laŭdo estas troa — ni ĝin tute ne meritis! Mia fratino kaj mi simple faris tion, kion postulis la devo de ĉiu samideano, ĉu ne, Enjo?
Evo: Certe, certe! Ĉiu alia ĝin same volonte farus! Ne ĉiutage ja estas dekjara datreveno de l'fondo de nia societo. Kaj se foje ĝi venis — oni ĝin devas festi en plena signifo de la vorto...
Lucio: Nu, jes! Kio foje venas — tion Dio benas!
Mario: Kaj ĉu oni povas festi tiun datrevenon pli solene, ol per dutaga ekskurso en la ĉirkaŭaĵo!
Kelkaj: Ho, ĝi estis bonega projekto.
Aliaj: Sendube genia elpenso!
Andreo: Admirinda, kara fraŭlino! Ĝi lasos en mi neforgeseblan rememoron! Mi tiujn horojn alkalkulos al la plej feliĉaj en mia vivo!
Mario: Ho, ho! Vi tro flatas.
Andreo: Je Dio, tute ne! Tute ne! Kaj se mi nur revenos hejmen, en mian karan Hungarujon — ne nur en mia naskiĝurbo Petroĵeny, sed en la tuta lando aŭ eĉ post ĝiaj limoj — mi famigos la hodiaŭan ekskurson.
Lucio: Mia frato — tro da flato!
Evo: Kaj al mi ŝajnas, ke sinjoro Andreo parolas la puran Veron, fluantan el koro... (ekrigardante petole Marion kun duonironio). Ĉu ne, Manjo?
Mario: Tre povas esti...
Andreo: Ne nur povas, sed certe estas. Mi ĝin ĵuras en nomo de ĉiuj Esperantaj sanktuloj!
Evo: Nur sen ĵuro!
Andreo: Kaj en nomo de ĉiuj hungaraj kaj polaj sanktuloj, ke ĝi estis la plej ĉarma, la plej dolĉa tago. Sed haltu! Mi preskaŭ tute forgesis. Ankaŭ morgaŭ ja estas tago.
Evo: Jes kaj ni devas ankoraŭ multe ekskursi.
Mario: Kaj multon, multon vidi.
Evo: Kaj ne pli frue, ol morgaŭ vespere reveni hejmen.
Andreo: Jes, vi estas prava. Aŭskultu do, karaj gesamideanoj. Mi havas bonegan proponon. Jen tie (montras flanken) troviĝas vilaĝana domo, sufiĉe granda por nin ĉiujn lokigi. Kiel vi pensas, ĉu ne estus bona ideo, ke ni tie pasigu la nokton?
Ĉiuj: Kun plezuro! Bonege! Bonege!
Andreo: Ĝi eĉ estos laŭ mia opinio tre utila. Se ni efektive volas ankoraŭ unu tagon marŝi — la ripozo nun estas necesega. Ni ja devas ĉiuj kolekti la fortojn por leviĝi morgaŭ matene kun gaja mieno, bona humoro kaj mallacaj piedoj.
Kelkaj: Admirinda penso.
Evo: Ni do iru al ripozo.
Lucio: Ho! Ho! Ho! En mia cerbo aperis proverbo: Dozo da ripozo estas kvazaŭ dolĉa rozo.
Andreo: Ha, ha! Kara sinjorino! Vi estas admirinda pro viaj proverboj. Mi jam de longe konstatis, ke via cerbo estas vera proverbujo, el kiu la salomonaj frazoj fluas kvazaŭ el sitelo.
Lucio: Vi igas min ruĝiĝi per tiom da komplimentoj.
Mario: Ah, ĉesu. Ni ja volas efektivigi vian proponon.
Evo: Ho, vere! Nenio min nun tiel allogas kiel mola aŭ eĉ malmola ripozejo. Ni iru!
Andreo: Ni do marŝu! Antaŭen, gesamideanoj! La domo estas tre proksime, post tri minutoj ni estos en nia rifuĝejo.
(Ĉiuj alproksimiĝas, kolektas siajn pakaĵojn, kelkaj ridas, ŝercas, aliaj oscedas. Kiam ĉiuj estas vojpretaj):
Evo: Do, antaŭen! Ni ekkantu nian marŝon:
Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo
Al celo en plej nova form'!
Post kuko kaj teo
Nin ĉiuj Morfeo
Karesos al dolĉa ripozo kaj al dorm'!
(Ĉiuj, krom Heronimo foriras kantante).

SCENO DUA

Hieronimo: (kiu la tutan tempon promenis aparte. Sola.). Fine ili foriris kaj lasis min sola. Ho, Dio, kiel mi suferas! Ho, la mondo estas terura: nun mi ĝin jam spertis, sed nun mi jam ankaŭ la kaŭzon scias: mi suferas ne tial, ke mi naskiĝis sub iu malfeliĉa stelo, malbone kaj erare mi supozis. Mi suferas, ĉar mi ne estas fremdulo! Ha, ha! Ĉu ne estas strange? Kvazaŭ nur fremduloj povus esti feliĉaj! Kaj tamen ĝi tiel estas! Mi ĝin proklamus al la tuta mondo! La feliĉo favoras nur fremdulojn! Jen ni vidu (prenas branĉeton de akacio. Forŝirante la foliojn unu post alia). Ŝi amas, ne amas kaj ŝatas, ne volas, nur mokas kaj flatas. Ŝi amas, ne amas... (la lasta foilo jam estas forŝirita). Jen verde sur blanke. Ŝi ne amas. Ŝi ne amas. Kiun ajn eksperimenton mi entreprenus — ĉiam la sama rezulto — ŝi ne amas aŭ ne volas (post paŭzo). Ho, mi malfeliĉulo — mi ŝin ja tiel amas, tiel ideale kaj flame amas. Ĉiujn trezorojn de la mondo mi fordonus por aŭdi el ŝia buŝo: mi vin amas. Kaj ŝi ĝin certe dirus, se mi estus fremdulo. Ho, Evo, Evo, mia revo! Kial vi estas tiel kruela? Tri jarojn mi vin jam konas, de du jaroj mi vin jam adoras, de unu jam amas — kaj vi, kaj vi — vi estas surda-muta por ĉiuj miaj amsentoj. Sed nun mi scias. Vi tute similas vian fratinon Marion. Ŝi ankaŭ nur fremdulojn deziras. Kaj kiam antaŭ tri tagoj al ni venis tiu fremda Hungaraĉo, Andreo Bagoczky, ŝia revo plenumiĝis. Ne, ne, kara Mario, mi ne estas blinda. Mi bone rimarkis, ke tiu Hungaraĉo konkeris dum 3 tagoj vian koron! Mi scias, ke li estas por vi tre kara, ke vi lin ekamos aŭ eble jam amas, kaj nur tial, ke li estas fremda samideano! Jen malsaĝa revo de stultaj junulinaj kapetoj. Kaj same via fratino, mia amata Evo! Jes, jes, el la sama ŝtofo vi estas kudritaj! Kiu vin ne konas, fieraj malsaĝaj knabinoj, kiuj postkuras nur fremdulojn kaj por siaj samlandanoj ne havas eĉ eron da atento. Oh, kiel mi suferas, suferas, suferas! (Aliras al la benketo, fale sidiĝas kaj daŭrigas ripeti: "Kiel mi suferas", fine eksilentas).

SCENO TRIA

Andreo (ne rimarkinte Heronimon, alvenas kantante):

Nin ĉiujn Morfeo
Eklulos al dolĉa ripozo kaj al dorm'!
Ha, ha, ne min li eklulos al dorm', tiu sankta Morfeo! Tiel malsaĝaj ni Hungaroj ne estas por dormi dum tia ĉarma, maja nokto. Ha, ha, ha! Ili ĉiuj dormos — kaj mi dume rendevuos kun mia ĉarma Mario. (elprenas horloĝon) Post dek minutoj ŝi promesis veni. Kaj ŝi certe venos, mia Manjo. Ha, mi freneziĝos de l'feliĉo. En tia ĉarma vespero, inter arboj, floroj kaj naturo sole kun ŝi... (ĉirkaŭrigardas kaj rimarkas Heronimon). Fulmo kaj tondro! Jen vi estas sinjor' Heronimo kaj ni vin serĉis per kandeloj kaj karbidaj lampoj! Fi, ĝi ne konvenas!
Heronimo (vekiĝas el sia meditado): Ah, tiu estas vi, kara samideano! Ĉu vi efektive sentis mian foreston?
Andreo: Kia demando! Nu, certe, kaj precipe fraŭlino Evo.
Heronimo (saltleviĝas): Kiu? Fraŭlino Evo?
Andreo: Jes, kial ĝi vin tiel surprizas?
Heronimo: Ĉar ĝi estas neebla.
Andreo: Neebla? Ha, ha! Jen mirinde! Mi tute ĝin ne opinias neebla. Fraŭlino Évo kaj vi — tre ĉarma paro, je Dio!
Heronimo: Vi min mokas, sinjoro!
Andreo: Gardu min Sankta Petro kaj ĉiuj surteraj spiritoj, Moki? Ni, Hungaroj, estas sinceraj: kion ni interne sentas — tion ni eldiras. Sed, verdire, ŝajnas al mi, ke inter vi kaj fraŭlino Evo, io ne estas en ordo.
Heronimo: Ĉe mi ĉio estas en ordo, nur ĉe ŝi...
Andreo: Ĉe ŝi ne? Kion vi diras? Jen afero! Jen situacio! Kaj mi kredis, ke vi amas forte unu la alian...
Heronimo: Mi — jes, sed ŝi — ne.
Andreo: Ho, Dio! Terure! Terure! Ĉu vi jam amkonfesis kaj ŝi rifuzis?
Heronimo: Tio ankoraŭ ne okazis.
Andreo: Do, kiamaniere vi scias?
Heronimo: Ĉar fraŭlino Evo ne amas samlandanojn, hejmulojn. Por ŝi nur fremdulo ian valoron prezentas, jes, nur fremdulo!
Andreo: Jen stranga novaĵo. De kie tia certeco?
Heronimo: De kie, vi demandas? De ĉie, de ĉie! Jen ekzemple, mi fraŭlinon Evo jam de 3 jaroj konas, de 2 jaroj adoras kaj de unu amas — kaj ĉio-ĉi ŝin tiel interesas kiel vin la fulmotondro en Honolulu. Mi estas por ŝi kvazaŭ aero! Mi tute por ŝi ne ekzistas! Ho, se mi estus fremdulo!
Andreo (ridante): Do, kio estus?
Heronimo: Ŝi min pli multe atentus kaj respektus! Jen ekzemple vi — antaŭ 3 tagoj nur alvenis kaj la knabinoj kuras al vi, kvazaŭ vi estus la Savonto. Jes, iliaj malgrandaj kapetoj estas plenigitaj de strangaj ideoj kaj heroaĵoj pri eksterlanduloj. Kiam ili nur finis Esperantan gramatikon kaj sciis uzi la sufilsaron ili jam deziris havi eksterlandajn korespondantojn. Poste ili revis pri voĵaĝo al kongreso por tie renkontiĝi kun eksterlanduloj. Kaj se nun tiuj fremduloj persone al ili venas — vi povas imagi kiel feliĉaj ili devas esti.
Andreo: Mi aŭskultas kaj miregas. Mi ĝin neniam, neniam supozus!
Heronimo: Kaj cetere, vi ja mem povas konstati, kun kia entuziasmo vi estis akceptita. Kiel la knabinaĉoj ĝojis! Kaj fraŭlino Mario — ŝi ja preskaŭ estis enamiĝinta vin!
Andreo (flanken) Ho se ĝi nur estus vera! (al Heronimo.) Ho, sinjoro, vi tro multe fantazias! Ĝi estas tute neeble, ke fraŭlino Mario min amu. Sed ni lasu tiun temon! Ni revenu al via malfeliĉa amo.
Heronimo: Vere, vere malfeliĉa! Tiu amo proksimigas min al la tombo.
Andreo: Ne, kara, al paradizo! Oni devas nur havi paciencon. Aŭskultu, samideano, ĉu vi jam parolis al fraŭlino Evo pri via amo?
Heronimo: Ankoraŭ ne.
Andreo: Ne?
Heronimo: Nu, ne.
Andreo: Kaj eĉ ne aludis.
Heronimo: Eĉ ne aludis.
Andreo: Kaj kial?
Heronimo: Ĉar mi ne kuraĝas. Mi neniel kuraĝas, ĉar ŝi ĉiam estas tiel malvarma kaj indiferenta al mi! Mi eĉ antaŭsentas, ke mi ricevus rifuzon.
Andreo: Jen, malbona afero! Tre malbona! Vi, kiel viro, devas esti kuraĝa kaj jam de longe esti farinta al ŝi amkonfeson... Eble...
Heronimo: Ho, sen eble! Ĝi estas tute maleble.
Andreo: Vi estas, pardonu al mi mian malkaŝemon, tre obstina. Vi delonge jam devis amkonfesi. Vi jam eble hodiaŭ estus feliĉa. Ho, vi strangaj Poloj!
Heronimo: Ho, sinjoro, vi igas nian koron esperi.
Andreo: Kara samideano! Fidu je mi! Mi zorgos, ke vi estu feliĉa kaj ke vi kiel eble plej baldaŭ kuniĝu kun Evo. Sed dume venu en nian rifuĝejon, manĝu ion kaj ripozu. Nur esperu, nur esperu!
Heronimo: Donu Dio, donu Dio! Jam estas tempo, ke mi estu feliĉa! (ili foriras)

SCENO KVARA

(Alvenas Harry Whaterman. Li tenas valizon en la mano. KANTO NO 2: Kun verda stel' en butontru')
Harry:
En nia kara Angloland'
Jam scias ĉiuj Britoj
Pri nia kara lingvo Esperant',
Pri ĝiaj eĉ profitoj.
Kaj tial eta jam infan'
Aŭ knabinet' aŭ bubo
Kun lernolibro en la man'
Promenas jam sen dubo!
Kaj scias ili pri la cel'
Eĉ en la land' transmara
Kaj pri signif' de verda stel'
Kaj pri la lingvo kara.
Kaj tial sen atent' al aĝ'
Ni kantas ĉiam dum vojaĝ'!
Kun la verda stel' en butontru'
Marŝi tra la mond' estas vera ĝu'!
Kien ajn vi alvenas
Ĉion ajn vi komprenas
Kaj sufer' sur la ter'
Ne ekzistas plu.
(II.)
Precipe, sciu, dum vojaĝ'
Lingv' tiu ideala
Pli multe helpos eĉ ol saĝ'
En la okaz' fatala!
Mi mem ja ofte spertis ĝin
En fojoj de neceso
Kaj nun vojaĝas mi sen fin'
De l'land' al land' sen ĉeso
Kaj dank' al lingvo tiu-ĉi —
Jen vorton la honoran —
Amikojn ĉie trovas mi
Kaj eĉ akcepton koran.
Do tial sen atent' al aĝ'
Ni kantas ĉiam dum vojaĝ'!
Kun la verda stel' en la butontru'
Marŝi tra la mond' estas vera ĝu'
Kien ajn vi alvenas
Ĉion ajn vi komprenas
Kaj sufer' sur la ter'
Ne ekzistas plu.
Harry (ekfumas pipon): Kie mi troviĝas — diablo mem scias. Ŝajnas al mi, ke en ia pola vilaĝeto. Jen eĉ dometo ne malproksime... Allright... mi tien iros, sed antaŭe mi devas ellerni la frazon (elprenas libreton kaj serĉas) "Czy moge tu nocowaæ"? Ŝajnas, ke ĝi estas sufiĉe komprenebla. Sed ĉu mi ĝin bone elparolas? Hi, terura lingvo ĝi estas, tiu pola! Oni la langon kaj dentojn disrompas! Sed morgaŭ matene mi tuj devas ekscii, ĉu troviĝas ie Esperantisto, ĉar alie mi mortos pro malsato, maldormo, malkompreno, malzorgo, mal... sed, kio ĝi estas? Spiritoj de l'ĉielo! Iu kantas! Je Dio! Iu kantas!
(Elparolu (pole) Ĉi mogeŭ tu nocovatj? — Ĉu mi povas ĉi-tie pasigi la nokton?)

SCENO KVINA

(Evo alvenas kantante "Verdstelan marŝon" sen vortoj. Rimarkinte Harry' n ŝi ekhaltas timigite.)
Harry (salutante ĝentile). I beg your pardon. Can you tell me, where I am...
Evo: Nic nie rozumiem. Czego sobie pan zyczy? (Njic nje rozumjeŭm. Ĉego sobje pan ĵiĉi?
Harry (serĉante en vortaro). Zyczy... Zyczy... tho whish... aha, I... Ja zyczy to know, my dear pani...
Evo: Iĝj pan do djabla. ( volas foriri).
Harry: Stop... Stop... I... I... (rimarkinte subite ŝian stelon eligas laŭtan krion) Aj, samideanino!
Evo (ĝoje miririta): Samideano!
Harry: Ha, ha! Jen surprizo! Ion similan mi neniam supozus: trovi en malplena ĝardeno nokte samideaninon!
Evo: Ankaŭ mi estas senmezure surprizata. Sed sciu, ke vi havis feliĉon, mi nur hazarde ĉi-tie troviĝas.
Harry: Feliĉa hazardo. Sed permesu, ke mi prezentiĝu Harry Whaterman, Anglo el Cambridge, vojaĝante pro plezuro tra Eŭropo. Kaj kun kiu mi havas la honoron?
Evo: Mi estas Polino, Evo Strangovska, mi loĝas en urbo L. kiu troviĝas 10 kilometrojn de ĉi-tie. Hodiaŭ la Esperantistoj de urbo L. festas la dekan datrevenon de la fondo de la Societo kaj tiakaŭze ni t. e. grupo da samideanoj aranĝis dutagan ekskurson.
Harry: Bonege! Mi do volonte partoprenos vian ekskurson se ĝi ankoraŭ ne estas finiĝinta...
Evo: Ankoraŭ ne. La tutan morgaŭan tagon ni ankoraŭ migros kaj ne pli frue ol vespere revenos hejmen. Dume ni ripozas kaj pasigas la nokton en jena dometo, kiun vi de tie vidas.
Harry: Ha, ha! La sama dometo! Antaŭ ol vi venis mi estis ironta tien por peti rifuĝejon. Mi do havus agrablan renkonton!
Evo: Ah, niaj samideanoj vere ĝojos, kiam mi alkondukos al ili ankoraŭ unu eksterlandulon.
Harry: Ankoraŭ? Ĉu unu jam nun troviĝas?
Evo: Jes, Hungaro.
Harry: Nu, nu. Ĝi fariĝas tute internacia. Jen mi havas bonan okazon per unu fojo konatiĝi kun polaj kaj hungaraj samideanoj...
Evo: Ĉu kun hungaroj vi ankoraŭ ne parolis? Vi antaŭ momento menciis, ke vi trapasis la tutan Eŭropon.
Harry: Bedaŭrinde, ne la tutan! Ellerninte Esperanton mi ekintencis fari ekskurson tra Eŭropo kaj tial senhezite forlasis mian hejmlandan insulon. Ĝis nun mi vizitis Francujon, Svisujon, Germanujon kaj nun veturante Rusujon mi trapasis Polujon. Mi vizitis jam la urbojn Kaliŝ, Lodz kaj aliajn. Postmorgaŭ mi estos en Varsovio...
Evo: Ah, kiel feliĉa vi estas, se vi havas la eblecon, entrepreni tian vojaĝon! Ĝi estis mia revo de longaj jaroj, sed mi dubas, ĉu mi ĝin iam efektivigos...
Harry: Nur sen dubo! Ni, Esperantistoj, ĉiam devas esperi! Nia simbolo ja estas Espero!
Evo: Vi estas prava: malĝuste estus, se ni, anoj de sub Verda Stelo komencus malesperi. Ni ĉiuj devas esti optimistoj en plena signifo de la vorto.
Harry: Jen, vi plaĉas al mi, kara fraulino! Per tiaj paroloj vi en unu momento gajnos mian koron.
Evo: Ha, ha. Ĉu efektive estas tiel facile gajni la koron de flegmaj Angloj?
Harry: Flegmaj, vi diras? He, he. Jen malbona famo, kiu nin malhonorigas eĉ trans la maro! Ne ĉiujn oni devas laŭ sama mezurilo mezuri! Jen rigardu min ekzemple: hip! hop! La vivo estas bela kaj mallonga ni uzu ĝin!
Evo: Bele! bele! Sed mi pensas, ke nun vi preferas uzi la vivon per agrabla bongusta vespermanĝo kaj mola lito.
Harry: Vere, vere. Mi kuras kaj flugas al tiu promesita lando. Vespermanĝo kaj lito! Kiel alloge! Bonvolu konduki min!
Evo: Ni iru! Samtempe vi havos okazon konatiĝi kun ceteraj niaj samideanoj. (Ili foriras).

SCENO SESA

(Mario kaj Andreo alvenas)
Andreo: Estas tute neeble dum tia ĉarma nokto kuŝi trankvile en la ĉirkaŭprenoj de Morfeo. Ĝi estas peko kontraŭ la naturo.
Mario: Sed ĉu vi morgaŭ havos la necesajn fortojn por ankoraŭ marŝi?
Andreo: Ŝia demando! Eĉ pli grandajn fortojn — eble ne fizikajn, sed moralajn...
Mario: Vi parolas per enigmoj.
Andreo: Gardu min Dio! Se mia frazo ŝajnas al vi iom malklara — tio ankoraŭ ne signifas, ke miaj vortoj estas enigmaj.
Mario: Kaj kio ili estas?
Andreo: Vortoj de mia koro! Vortoj kaŭzitaj pro la ĉarmo de tiu nokto, pro la aromo de l'floroj, pro la nekomparebla maja vespero, pro la proksimo de via persono...
Mario: Haltu! Mi volonte aŭskultas viajn poeziajn frazojn kiam ili koncernas la naturon, sed kiam ili alprenas karakteron individuan — ili kvazaŭ perdas sian tutan ĉarmon...
Andreo: Kia senreviĝo! Kaj mi pensis kontraŭe!
Mario: Ho, nur ne pensu! La poloj diras: meleagro pensis kaj ... mortis!
Andreo: Rrr! Tio estus aĉe! Nun morti, kiam la naturo tiel al vivo instigas...
Mario: Ĉu la vivo efektive estas tiel alloga?
Andreo: Jes, kiam la amo kvazaŭ ora fadeno ĝin trasignas! Kiam la plej dolĉa frukto sur tero estas ĝia fundamento...
Mario: Dio mia, kiel amema vi devas esti!
Andreo: Ĉar... vi estas...
Mario: Nur sen mi...
Andreo: Nu, ĉar la nokto, naturo...
Mario: Jen, tiel plaĉas al mi. Tio rememorigas eĉ al mi ian kanton pri subiro de l'suno, pri ĉarma nokto....
Andreo: Kaj pri amo, ĉu ne?
Mario: Jes, ankaŭ pri amo! Ĉu vi ĝin konas?
Andreo: Certe! Certe!
Andreo: (KANTO NO 3: Amu min)
Kiam ĉarma sun' subiras,
Per mallum' kovriĝas mond'!
Nubojn pala lun' disŝiras,
Steloj flagras en la rond'!
Mario:
Kaj ekblovas milda vento
Ter' ripozas dolĉe jam!
Tiam tuj naskiĝas sento
De potenca granda am'!
Andreo:
Amon mondo ekdeziras
Amantino kaj amant'!
Mario:
Ĉiu revas kaj sopiras
Pri la bela ĉarma kant':
Andreo:
Amu min, amu min, karulino,
Estas ĝi sola pet' de la kor'!
Amu min kaj karesu sen fino
En tiu plej dolĉa nun hor'!
Ambaŭ:
Printempo de l'viv' ja odoras,
Mallonge kaj foje nur floras!
Eluzu do ĝuon sen fino
Per kisoj kaj am', karulino!
Andreo:
En ĝardeno juna paro
Sidas koro apud kor'!
Supre zumas foliaro
Kaj ĉirkaŭe birda ĥor'!
Mario:
En kunesto gejunuloj
Eĉ forgesas pri la mond',
En iliaj nur okuloj
De l'feliĉo ŝprucas font'.
Andreo:
Kaj eksonas vortoj amaj
Flustras ilin la amant':
Mario:
Estas sonoj ili samaj
De l'konata ĉarma kant':
Andreo:
Amu min, amu min, karulino,
Estas ĝi sola pet' de la kor'.
Amu min kaj karesu sen fino
En tiu plej dolĉa nun hor'!
Ambaŭ:
Printempo de l'viv' ja odoras,
Mallonge kaj foje nur floras.
Eluzu do ĝuon sen fino
Per kisoj kaj am', karulino!
Andreo: Tiu kanto estas kanto de mia animo, ĝiaj vortoj — la vortoj de mia koro. Kara fraŭlino...
Mario: Ho, ne parolu!!!
Andreo: Kial ne paroli? Kial silenti? Kiam la voĉo de mia koro superkrias ĉion. (Premante ŝian manon). Ĉu vi aŭdas: ĉion!! Ne, mi ne povas plu silenti! Ekaŭskultu min!
Mario: Ho, Dio!
Andreo: Vi sopirĝemas! Vi suferas! Sed sciu, ankaŭ mi suferas, sed unu vorto, unu respondo povas forigi ĉian doloron, ĉian suferon, povas igi min la plej feliĉa homo sur tero! Mario! Kara fraŭlino Mario, ĉu vi povas doni al mi respondon?...
Mario: Je kio?
Andreo: Je tio, pri kio mi petis en la kanto! Ĉu vi jam forgesis la ĉarmajn, dolĉajn vortojn: amu min!
Mario: (elŝiriĝas perforte). Sinjoro!
Andreo (genuante antaŭ ŝi). Pardonu mian malkaŝemon! Mi vin ne volis ofendi!
Mario: Sed, je Dio, leviĝu, oni povas vidi vin en tia situacio! Vi min ja kompromitas... meznokte...
Andreo: Ho, estu ĝi eĉ meze de 30-a jarcento! Vidu min la tuta mondo kaj la loĝantaro de Mars' kaj Jupitero! Mi pli frue ne leviĝos, ol mi estos ricevinta vian respondon!... (paŭzo). Vi silentas? Mario, Mario, diru, ĉu vi min nur iom, iomete, iometete amas? Diru, ĉu vi sentas nur malgrandan fajreron de amo en via koro...
Mario: Andreo!
Andreo (salte leviĝas): Mario!
Mario (falas en liajn ĉirkaŭprenojn). Andreo, kara Andreo! Mi vin ne nur iom, sed tre, tre amas! Ho, mia dolĉa, mia kara!
Andreo: Ho, Dio! Kaj vi min vane tiel longe turmentis! Nun ni estas la plej feliĉaj homoj sur la tero! (Kisas ŝin). Mia trezoro!
Mario: (kisante lin): Mia kolombeto!
Andreo: Mia rozo!
Mario: Mia ĉio!
Andreo: Mi vin ĉiam amos!
Mario: Ĉiam... ĉiam...
Andreo: Kaj ni estos tre feliĉaj!
Mario: Tre... tre...
Andreo: Vi min neniam forgesos?
Mario: Neniam... neniam...
Andreo: Do ekkisu min forte, fortege!
(Ili ĉirkaŭprenas kaj kisas unu la alian)

SCENO SEPA

Heronimo (ne rimarkinte ilin): Ho, tiuj fremduloj! Ho, tiuj fremduloj! (Ekvidas la paron kaj ekkriegas). Ho tiuj fremduloj! Jen, kion mi vidas!
Mario (timigite): Ho, Dio mia!
Andreo (timigite): Fulmo kaj tondro!
Heronimo: Mi eble malhelpas? Sed mi estis certa, ke vi nun dormas!...
Andreo: Ankaŭ mi, ke vi dormas... Sed la muŝoj en la ĉambro tiel min turmentis, ke mi preferis iomete promeni en ĝardeno...
Heronimo: Kaj...
Andreo: Jes, vi estas prava, kaj ĉe tiu okazo fianĉiĝi. Permesu, kara samideano, ke mi prezentos al vi mian fianĉinon.
Mario: Jes, sinjoro Heronimo, ni ĵus fianĉiĝis!
Heronimo: Mi kore gratulas... kaj deziras, ke vi estu tre feliĉaj...
Andreo: Dankon, dankon! Penu, ke oni baldaŭ la samon deziru al vi!
Heronimo: Ho, ĝi estas tute neeble... precipe nun, kiam la nova fremdulo alveturis!
Andreo: Nova fremdulo?
Mario: Nova fremdulo?
Heronimo: Jes, iu Anglo kaj li jam koketas Evon! Ho, Dio!
Andreo: Jen interese! Ni do iru al ili! Samtempe ni al ĉiuj sciigos nian feliĉon! Ĝis revido, samideano!
Mario: Ĝis revido! Ĉion plej bonan! (Foriras kun Andreo).

SCENO OKA

Heronimo (sola): Jen nova fiafero, aranĝita de tiu fremdulo! Sed, verdire, la feliĉo ilin favoras! De tri tagoj li ŝin konas kaj jam ŝin nomas fianĉino! Ho, Dio! Jes, sed kial ili min interesas! Mia malprospero min pli suferigas! Ili estu feliĉaj, sed mi, sed mi! Jen mi jam komencis iomete esperi kaj nun alveturas tiu Anglo kaj mi vetus per mia kapo kaj piedoj, ke post tri tagoj Evo estos lia fianĉino! Ho, ĉielo! Tiam nenio plu restos al mi! Ho, tiam mi devas forlasi tiun malbenitan mondon! Kaj ĉio pro tiuj fremduloj! Jes ili estas la veneno de mia vivo! La nubo, kiu kovras la sunon, la pluvo, kiu malbeligas la tagon! Ili estas la demonoj, la diabloj, la monstroj! La pereigantoj, la malfeliĉigantoj! Ho vi fremduloj, se vi tute ne estus ekzistantaj! Malbenitaj, milfoje malbenitaj vi estu!

SCENO NAŬA

Lucio (alvenas): Gardu nin Sankta Jozefo! Kiun vi tiel malbenas?
Heronima: Ah, sinjorino Lucio! Vi demandas, kiun mi malbenas! Kiun mi povas malbeni, se ne tiujn fremdulojn. Ili estas...
Lucio: Ho, ili estas tre ĉarmaj!
Heronimo. Jes, por vi. Sed por mi ili estas tre malĉarmaj. Mi scias, ke vi same kiel la junaj knabinetoj postkuras ilin kaj amindumas!...
Lucio: Sinjoro, vi min ofendas! Mi nur antaŭnelonge finis la kvaran jardekon... mi ankoraŭ estas en plena freŝeco de miaj junaj jaroj... Ho, ho, ho! En mia cerbo aperis proverbo: eĉ en kvara jardeko — ami ne estas peko!
Heronimo: Amu do!
Lucio: Ho, mi volonte ĝin farus! Sed al mi mankas materialo...
Heronimo (ironie): Kaj la fremduloj?
Lucio: Ili estas jam okupitaj.
Heronimo (Furioze): Kiel? Ankaŭ la Anglo?
Lucio: Dio mia, vi min timigas! Kion faris al vi la Anglo malbonan?
Heronimo (Kiel supre): Kaj vi demandas?!
Lucio: Nu, li iomete amindumas Evon!
Heronimo: Iomete! Ha, ha! Li forrabas de mi mian vivon, mian trezoron, mian ĉion! Li estas la pereiganto de mia feliĉo, de mia trankvilo, de mia amo!
Lucio: Ho! Ho! Kion mi aŭdas!
Heronimo: Jes, jes! Mi ŝin tiel amas, amegas! Kaj nun venas iu fremdulo, Anglaĉo kaj same kiel la Hungaro Marion, li ŝin ankaŭ post tri tagoj konkeros.
Lucio: Malfeliĉa Heronimo! Mi vin tre, tre kompatas! Mi volonte helpus al vi! Ho, ho, ho! En mia cerbo aperis proverbo: ne povas ĉiu homo — esti pap' en Romo! Elektu do alian!
Heronimo: Kiun?
Lucio: Estaĵon, kiu vin preferas pli multe ol ĉiujn fremduojn de la mondo!
Heronimo: Nu, nu!
Lucio: Estaĵon, kiu vin tre, tre amas! Kiu estus la plej feliĉa en via ĉirkaŭpreno!
Heronimo: Nu, nu!
Lucio: Estaĵon kiu volonte mortus por aŭdi el via buŝo la vortojn: mi vin amas!
Heronimo: Sed kiu estas tiu-ĉi estaĵo?
Lucio: Malfermu la brakojn kaj ŝi alflugos al vi!
Heronimo: Nu, bone! (Malfermas la brakojn).
Lucio: Ho, kara! Ĉi-tiu estaĵo estas mi! (Flugas en liajn brakojn, sed Heronimo kun teruro forkuras de la scenejo kaj Lucio falas sur la benkon ĉe la arbo). Ho, mia Dio! Jen vira monstro! Jen malĝentilulo! Jen aĉulo! Jen abomenulo! Mi vin pagos, mi vin instruos! Tiel oni rekompencas amon de juna sinjorino! Atendu! Atendu! Ho, ho, ho! En mia cerbo aperis proverbo; kiu amon ne volas — per ameg' poste bolas! Ho, ankaŭ vi, monstro, bolos! (Forkuras).

SCENO DEKA

(Harry kaj Evo alvenas)
Harry: Estas tute neeble dum tia ĉarma maja nokto kuŝi trankvile en la ĉirkaŭprenoj de Morfeo! Ĝi estus peko kontraŭ la naturo! Evo. Vi estas prava! Sed ĉu vi morgaŭ havos la necesajn fortojn por marŝi?
Harry: Despli! La pasigo de l'nokto en la naturo plifortigos min korpe kaj anime. (La luno aperas). Jen rigardu, kiel ĉarme la luno alvenas!
Evo (ĝojigita): Vere, la luno!
Harry: Ĉu ne poezie?
Evo: Admirinde!
Harry: Ĉe ni en Anglujo oni la lunon en baladoj prikantas.
Evo: Mi volonte ĝin aŭskultus.
Harry: Se vi deziras mi kun plezuro plenumos vian peton, ĉar tiu nokto kaj la pala luno instigas min al kanto kaj poezio!
Evo: Mi petas.
(KANTO NO 4: Balado pri la luno) 
Harry:
Jam Dio ĉe mondkreo
Komprenis bone ĝin,
Ke devas la feo
Dum nokto gardi nin!
Do krom la suno bela
La lunon kreis Di'
Ke dum la nokt' malhela
Radiu sole ĝi,
Kaj kvankam ĉion vidas
La lun' — ĝi sole ridas,
La muta atestant'.
Kaj ĉe la junularo
De l'montoj ĝis la maro
Pri lun' naskiĝis kant':

Kiam lun' ridetas
Buŝ flustrante petas:
Kara, ne hezitu
Kisojn nun profitu.
Kvankam luno ridas
Sed ĝi ne perfidas,
Amu, kisu do sen fin',
Mondo ne ekscios ĝin!
Ambaŭ:
Kiam lun' ridetas
Buŝ' flustrante petas...
Kara, ne hezitu
Kisojn nun profitu.
Kvankam luno ridas
Sed ĝi ne perfidas,
Amu, kisu do sen fin',
Mondo ne ekscios ĝin!
Evo:
Do kiam lun' alvenas
En sia aŭreor —
Ĝi nian mondon benas
Per la feliĉ' konsol'!
Ĝi montras en mallumo
Per sia pala flam'
En ĉarma amindumo
La vojon de la am'
Ĉar nur en lumo ĝia
Vidiĝas buŝ' pasia
Haven' por ama par'!
Kaj en la ĝu' sen limo
Eliĝas dankesprimo
De tuta junular'!
Ambaŭ:
Kiam lun ridetas
Buŝ' flustrante petas,
Kara, ne hezitu
Kisojn nun profitu.
Kvankam luno ridas
Sed ĝi ne perfidas,
Amu, kisu do sen fin',
Mondo ne ekscios ĝin!
Evo: Estas tamen bona kaj utila afero konatiĝi kun eksterlandaj samideanoj: oni tiamaniere povas ekkoni la diverslandajn morojn.
Harry: Morojn?
Evo: Ekzemple la viajn.
Harry: Niajn? Kiamaniere?
Evo: Nu, mi ekzemple nun scias, ke la Angloj prikantas balade la lunon kaj...
Harry: Kaj?
Evo: Kaj amas kaj kisas, se neniu vidas...
Harry: Ha, ha. Dio mia, vi ne povas postuli de bonedukita Anglo, ke li kisu sian amatinon en la ĉeesto de l'tuta mondo.
Evo: Certe, ke mi ĝin ne postulas. Tute ne decas esti tiomgrade facilanima! Cetere, eble tiaj estas la moroj de via lando.
Harry: Vi eraras, estimata fraŭlino, ne nur de nia lando, sed de tuta terglobo. Ĉu efektive vi pensas, ke ĉe vi en Polujo ĉiuj gejunuloj estas tiom ĉastaj...
Evo: Junuloj — ne, sed junulinoj — jes!
Harry: Jen virina pravigo!
Evo: Ĉu vi povas kontraŭparoli, aŭ eble kontraŭpruvi?
Harry: La lastan certe ne, ĉar mi nur de du tagoj estas en Polujo.
Evo: Kaj se vi eĉ ducent jarojn ĉi-tie restos — vi ankaŭ ne konvinkiĝos. Se ni ekamas — ni ekamas malkaŝe kaj flame! Kaj — kio estas la plej grava, — ni amas eterne — ĝis la morto disigos.
Harry: Mian plej altan respekton!
Evo: Jes, ĝi estas pura vero, la plej pura vero!
Harry: Nu, se vi jam tiamaniere parolas kaj tiel firmigas viajn opiniojn mi nur unu aferon kiel bazon povas subkompreni...
Evo: Kaj nome?
Harry: Ke vi mem estas enamiĝinta!
Evo (ruĝiĝas): Sinjoro!
Harry: Ha, vi ruĝiĝas! Vi indignas kaj ne trovas vortojn por respondo. Estimata fraŭlino, jen la pruvoj kaj nun diru, kie estas via malkaŝemo?!
Evo: Kaj se mi efektive amas, sed ne estus reciproke amata?
Harry: Tio estus vere bedaŭrinda! Sed mi entute ne povas kompreni, kiamaniere oni tian ĉarman knabinon ami ne povas?
Evo: Ankaŭ vi komencas flati, kio tute ne estas laŭ mia bontrovo!
Harry: Estu do certigata, ke ankaŭ mi diris la puran veron kaj se mi nur povus, mi vin tre, tre amus!...
Evo: Tiel rapide?
Harry: Senhezite kaj mi tute ĝin ne trovas facilanima kanti dum ĉarma, maja kaj luna nokto (Ĉirkaŭprenas Evon kaj kantetas).
Kiam lun' ridetas
Buŝ' flustrante petas, ktp.

SCENO DEKUNUA

Heronimo (dum komenco de l' kanto nerimarkite alvenas, subaŭskultas la kanteton kaj alprenas pozon de ridanta luno. Ĝisatendinte la finon de l' kanto, li per voĉo malbone imitanta tiun de Harry kantas):
Kiam lun' ridetas
Buŝ' flustrante petas...
Evo (timigite): Fulmo kaj tondro!
Harry (timigite): Fulmo kaj tondro!
Heronimo: Vi tamen scipovas aranĝi belajn spektaklojn meznokte! Vi tiel bele prikantas la lunon, ke oni povas pensi, ke vi estas lunatikoj!
Evo: Ho, ĝi estas angla moro!
Heronimo: Vere stranga! Kaj amindumi — estas kia moro?
Harry: Internacia!
Heronimo (konfuzita): Ĉu?
Harry: Jes, pure internacia, kiel la Fundamento de nia lingvo.
Heronimo: Kiun vi tamen uzas por malbonaj celoj!
Evo: Sinjoro, kiel mi ĝin devas kompreni?
Heronimo: En plena signifo de la vorto!
Evo: Do, ĝi signifas, ke mi...
Heronimo: Ke vi amindumas!
Harry: Ha, ha, ha! Jen solvo de enigmo!
Heronimo: Vi ridas, sinjoro Whater... Whater.. Whater..
Harry: Whaterman.
Heronimo: Sinjoro Whaterman, kvazaŭ vi estus persono tute fremda en tuta tiu-ĉi amindumado.
Harry: Dio mia, ĉu vi povas malhelpi al mi amindumi la lunon?
Heronimo: La lunon? Vi strange amindumas la lunon! Vere strange! Kaj ĉar vi ne povas ĉirkaŭpreni la lunon — vi ĉirkaŭprenas junajn fremdajn knabinojn!
Evo: Sinjoro Heronimo, vi ŝajnas esti tre ekscitita...
Harry: Pro la maldormo eble...
Evo: Kaj entute vi indignas kaj parolas kvazaŭ vi estus ĵaluza!
Heronimo: Ha, ha! Kiel vi enmiksas la vorton ĵaluza kaj aldonas eĉ "kvazaŭ"! Kaj ĉio por mildigi la kulpon de via amindumanto!
Evo: Sinjoro Harry! Tiu junulo parolas kvazaŭ ebria, kvazaŭ lunatiko! Kvazaŭ en varmego! Ĝi estas kaŭzita pro la vagado dum la nokto, anstataŭ dormi kaj ripozi! Kaj la vortoj celas nur mian ofendon. Ni foriru!
Harry: Al viaj servoj (prenas Evon subbrake kaj foriras).

SCENO DEKDUA

Heronimo (sola): Ho, Dio mia! Kiel mi suferas, kiel mi suferas! Kiel mi suferas! Ho, nun jam la lasta esperero malaperis! Ĉio, ĉio jam estas finita! Mia vivo jam nenion, absolute nenion valoras — ah, kiel mi volus morti kaj por eterne forgesi la turmentojn de tiu mondo! Ho, tiuj fremduloj! Ho, tiuj fremduloj! Nur ili estas la kaŭzo de mia mizero! Kiam alveturis la Hungaro mi ektimis, ke li forrabos de mi Evon, sed dank al Dio, la ĉarmoj de Mario lin pli allogis! Mi jam estis ree feliĉa kaj preskaŭ venkanta... ĝis kiam ree venas fremdulo — kaj jam, ho Dio, jam konkeris Evon! Ĉu la mondo ne estas malbenita, se io simila povas okazi? Ĉu oni povas toleri ke fremduloj, alinaciuloj, maniakuloj, lunatikuloj superu la hejmlandanojn! Ho, tiuj fremduloj ho tiuj fremduloj!

SCENO DEKTRIA

(Andreo alvenas)
Andreo: Jen vi, sinjoro Heronimo, jam ree malbenas la fremdulojn t. e. ankaŭ min!
Heronimo: Vin mi jam malbeni ĉesis, sed nun pli terura monstro en persono de la Anglo aperis, kiu forrabas de mi mian tutan trezoron!
Andreo: Vian Evon?
Heronimo: Ho, ŝi jam ne estas mia! Ŝi jam estas kaptita kaj allogita de ĉarmaj vortoj de tiu fremdulo! Li jam sukcesis ŝin amindumi! Post tri tagoj ŝi jam estos lia finanĉino, same kiel Mario la via!
Andreo: Oni do devas antaŭzorgi, ke io simila ne okazu.
Heronimo: Sed kiamaniere?
Andreo: Tre simple! Jen mi havas bonegan planon de agado!
Heronimo: Ho, diru, diru! Se vi savos min — vi ŝuldigos min je ĝismorta dankemo!
Andreo: Mi ne dankon atendas, mi nur volas montri, ke la fremduloj ne estas tiaj monstroj kaj povas esti komplezemaj.
Heronimo: Mi do aŭskultos.
Andreo: La afero estas tre simpla; mi nun iros al sinjoro Whaterman, parolos kun li intime kaj klarigos al li, ke fraŭlino Evo jam estas via fianĉino kaj ke estus tre malhoneste kaj malnoble de lia flanko amindumi fremdan fianĉinon kaj tiamaniere malfeliĉigi samideanon por tuta vivo.
Heronimo: Se nur ne estos tre malfrue.
Andreo: Neniel! Krom tio, kiel vi scias, tiu Anglo ĉi-tie longe resti ne intencas, ĉar li ja estas vojaĝanto pro plezuro, kiel li sin nomas, kaj laŭ lia plano li postmorgaŭ devas troviĝi en Varsovio. Se li nun ekscios, ke fraŭlino Evo ne estas fianĉinigebla — li eble plirapidigos sian forveturon, por tiamaniere eviti malagrablaĵojn.
Heronimo: Via plano komencas plaĉi al mi.
Andreo: Ĝi estas bonega, sed vi devas promesi al mi, ke post kiam la malhelpoj estos forigitaj vi devos definitive kun fraŭlino Evo paroli.
Heronimo: Ho, tiam mi ĝin certe faros!

SCENO DEKKVARA

(Alvenas: Mario, Evo kun Harry kaj Lucio, kiu kolere rigardas Heronimon).
Andreo: Jen nia tuta societo! Mi do estis prava, ke kulpo estas nun dormi!
Harry: Certe, certe! Kaj krome post kelkaj minutoj jam tagiĝos, do entute jam dormi ne valoras.
Mario: Ni do eluzu en ĝojo kaj amuzo tiun nokton!
Evo: Brave! Sed kiamaniere?
Lucio: Ho, ho, ho! En mia cerbo aperis proverbo: por amuzo bona ŝanco — povas esti sole danco.
Andreo: Ho, genia ideo!
Harry: Allright! Bonege! Mi jam estas dancpreta!
Heronimo: Por danco ankaŭ mi estas frato! Mi por momento forgesu la malĝojon!
Mario: Fine oni ne iomete dancos!
Andreo: Mi do proponas al vi, gesinjoroj, kiel al internacianoj, la Esperantistan valson!
Harry: Nepre! Nepre!
Ĉiuj: Konsentite!
(KANTO NO 5: Esperantista Valso)
Andreo:
Se kunestas Verdsteluloj
De la tuta mond'
Brilas flame la okuloj,
Regas ĝoj' en rond'!
Mario:
Kaj eksonas la muziko
Ĝojas nia ar',
Amikino kun amiko
Marŝas par' en par'!
Andreo, Harry, Heronimo:
Dancu sen fino
Samideanino
Ho, dancu nur!
Mario, Evo, Lucio:
Vals' de Espero,
Ja estas sur tero
De l'viv' plezur'!
Andreo, Harry, Heronimo:
En danc' ebria
Vi estas la mia
Por solmoment'!
Mario, Evo, Lucio:
Vaso nin ligas,
Nin ĉiujn kunigas
La nova sent'!
Ĉiuj:
Valsaj la tonoj nun fluas kaj ni ĝuas
Vivon nian, ĉarman, dian
Per nia tuta fort', ĝis nin disigos mort'!
Dume en takt' trikvarona, dolĉetona
Vivu, floru kaj memoru
Ke nin kunigas kant' de lingvo Esperant'!
Harry:
Dum kongres' internacia
Aŭ dum simpla bal'
Dancas hispanin' pasia
Ĝoje kun Ital'!
Evo:
Ĥin' kun Greko, Sved' kun Franco
Sen envi' kaj fals' —
Flugas vigle en la danco
De la ĉarma vals'!
Harry, Andreo, Heronimo:
Dancu sen fino'
Samideanino
Ho, dancu nur!
Evo, Mario, Lucio:
Vals' de Espero
Ja estas sur tero
De l'viv' plezur'
Andreo, Harry, Heronimo:
En danc' ebria
Vi estas la mia
Por solmoment'
Evo, Mario, Lucio:
Valso nin ligas
Nin ĉiujn kunigas
La nova sent'!
Ĉiuj (dancante):
Valsaj la tonoj nun fluas kaj ni ĝuas
Vivon nian, ĉarman, dian!
Per nia tuta fort' — ĝis nin disigos mort'!
Dume en takt' trikvarona, dolĉetona
Vivu, floru kaj memoru
Ke nin kunigas kant' de lingvo Esperant'!
(Ĉiuj tri paroj: Harry kun Evo, Andreo kun Mario kaj Heronimo kun Lucio dancas kelkfoje kaj diversfigure la valson kaj poste malaperas en diversajn flankojn).

SCENO DEKKVINA

(Heronimo alvenas, poste servisto)
Heronimo: Fine ŝi min forlasis, tiu tedema virino! Mi ne scias, kion ŝi volas de mi! Ŝi min amas! Sed mi tute ne bezonas ŝian amon! Mi la amon de mia Evo, de mia sola, kara, amegata Evo bezonas! Sed, ŝajnas, iu alvenas.
Servisto (alvenas): Ĉu mi povas paroli kun sinjoro Harry Whaterman?
Heronimo: Aha, kun tiu monstro... t. e. pardonu kun la Anglo?
Servisto: Jes, kun la Anglo. Jen mi havas leteron por li.
Heronimo: Hm, leteron. (Flanken). Interesa afero. (Al servisto). Jen li persone alvenas. (Flanke). Ho, mi devas min kaŝi kaj nepre subaŭskulti kiajn leterojn nia fremdulo ricevas! Eble de sia amatino? (Li kaŝas sin malantaŭ la arbo).

SCENO DEKSESA

(Harry, servisto kaj — Heronimo malantaŭ la arbo)
Servisto: Ĉu sinjoro Harry Whaterman?
Harry: Jes, estas mi.
Servisto: Jen letero por via sinjora Moŝto.
Harry (prenas la leteron) Dankon, vi povas foriri. (Servisto foriras). (Harry rigardas poŝtstampon). Aha, el Manchester. Mia kara Mary sopiras je mi (Malfermas la leteron).
Heronimo (de malantaŭ la arbo): Ho, ho. Mi ne eraris.
Harry (legas). "Mia plej amata Harĉjo! Mia unika kolombeto! Ree vi prokrastas vian revenon kaj intencas viziti ankoraŭ Rusujon! Dio mia! Ĉu vi tute jam pri via Mary forgesis? Jam du monatojn mi vin ne vidis kaj mi mortas pro sopiro! Mia sola, amata Harĉjo! Ne estu do tiel kruela kaj kompatu vian malfeliĉan Mary! Estu indulgema kaj ĉesigu vian vojaĝon tra Eŭropo! En nia patrujo, ne nur en fremdujo troviĝas ankaŭ trezoroj kaj unu el tiuj ja estas mi, kiel vi ĉiam min nomis! La tutajn noktojn mi verŝas larmojn kaj petas Dion, ke li jam fine resendu vin al mi! Sed mi esperas, ke vi nun mem kompatos min kaj tre, tre rapide revenos al via, vin ĝismorte kaj flamege amanta Mary".
Heronimo (kielsupre): Jen, kia afero!
Harry (meditante): Vere, tute vere! Mi agas malĝuste kontraŭ mia kara Mary! Estas efektive mia devo fine reveni hejmlanden. Mi ja promesis post unu monato reveni kaj tamen jam du monatoj pasis, mi ĉiam vagas kaj eĉ plue vagi deziras. Ne, oni tiun aferon devas fini! Nepre kaj senprokraste fini! (Per rapidaj paŝoj foriras)

SCENO DEKSEPA

Heronimo (sola, eliras el sia kaŝejo): Ho tiuj fremduloj! Jen friponoj, arogantuloj, senhontuloj, amindumuloj! Ha, ha, ha! Kaj tiujn personojn niaj knabinoj volonte kredas kaj al ili sian koron fordonas! Uh, uh! Jen ankoraŭ nevidita trompego! Ĉe si hejme en Anglujo li havas amatinon aŭ diablo scias kion, kaj alveninte fremdujon li, kvazaŭ nenio okazus, komencas varbi koron de nekonata knabino. Uh! Uh! Sed bone! Nun mi ankaŭ scias, kiel agi. Nun mi jam plu ne estos tiel malenergia! Al la tuta mondo mi malkovros tiun friponan agadon! Kaj precipe al ŝi! Jen ŝi ĝuste alvenas!

SCENO DEKOKA

Evo (alvenas): Dio mia, vi ree estas tiel ekscitita, ke mi eĉ aliri al vi timas!
Heronimo: Nur ne timu. Antaŭe mi estis ekscitita, ĉar min kolero premegis, ĉar min malĝojo turmentis — nun mi estas ekscitita, ĉar la ĝojo kaj feliĉo plenigas mian koron!
Evo: La vetero ja tiel rapide ne ŝanĝiĝas!
Heronimo: Ĉar en la atmosfero ne okazas tiom ekscitigaj aferaĵoj, kiel en la vivo de l'simpla mortemulo.
Evo: Vi igas min scivola.
Heronimo: Ho, mi volonte kontentigos vian scivolon, sed sciu, ke vi ekaŭdos ion treege teruran, ke vin ekfrapos kruela bato.
Evo: Dio mia! Vi min timigas! Ĉu iu mortis?
Heronimo: Ho, ne!
Evo: Ĉu eksplodis milito aŭ okazis tertremo?
Heronimo: Ho, ne, tie!
Evo: Do, kio, diru jam!
Heronimo: Sed kolektu antaŭe ĉiujn viajn fortojn, ĉar mi, tre timas, ke vi svenos.
Evo: Ne, vi estas maltolerebla! Se vi tuj ne diros — mi forkuros kaj entute vin aŭdi ne deziros!
Heronimo: Ho, ne forkuru, ĉar la afero plej multe rilatas vin, jes, nur vin persone!
Evo: Do kio, Dio mia!
Heronimo: Aŭskultu do; antaŭ du minutoj la sorto volis ke mi estu ĉeestanto de terura sceno. Jen mi staras malantaŭ tiu arbo, subite venas nia Anglo, nu tiu Anglo, dando, vi jam scias, kaj ricevinte de servisto leteron, komencas ĝin legi. Kaj nun imagu, de kiu estis tiu letero?
Evo: Nu, de kiu?
Heronimo (grave). De lia amatino!
Evo (eksplodas per ridego): Ha! Ha! Ha! Ha! Ha! Ha! Jen vi ŝerculo, komikulo! Ha! Ha! Ha! Jen vi spritulo! Ha! Ha! Ha! Anstataŭ min timigi — vi min ridigis! Ha! Ha! Ha!
Heronimo (eligas okulojn, rigardas kvazaŭ freneza, nenion komprenante): Sed, je Dio, kio okazis al vi?
Evo: Ha! Ha! Ha! Rigardu, kian baton teruran vi al mi preparis! Ho, je Dio, mi krevos, mi krevos!
Heronimo: Sed bonvolu klarigi al mi la signifon de tiu eksplodo!
Evo: Klarigi... klarigi... nu kiamaniere mi ĝin povas klarigi? Mi ja pli frue krevos! Uf! Mi jam fortojn ne havas!
Heronimo: Ĉu vin do.... ĉu vin do... la amati..., amatino de Harry neniom interesas?
Evo: Min? Interesi la amatino?
Heronimo: Nu, certe, vi lin ja... amis!
Evo: Mi? Lin?
Heronimo: Dio mia, mi freneziĝos! Ĉu efektive vi lin ne amas?
Evo: Tiun fremdulon? Kiun mi de unu tago konas? Gardu min Dio!
Heronimo: Ho, ŝtono defalas de mia koro! Ho, kia azeno mi estis, se mi ĝin efektive kredis! Ho, mi malŝagulo!
Evo: Jes kaj malsaĝe ankaŭ estis min tiel timigi! Sinjoro Whatermann povas havi eĉ tridek amatinojn — kaj ili min absolute ne interesos, ĉar... ĉar... (aliras al Heronimo).
Heronimo: Ĉar kio?
Evo: Ĉar... ĉar... nu ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, vi malgranda malspritulo (rigardas en liajn okulojn)?
Heronimo: Ĉu efektive... ĉu vere... ĉu mi povus esperi... ke vi min amas?
Evo: Nu. jes, jes! Mia amata malŝaĝulo! Jam de tre longe mi sentas amon al vi, sed mi ne estis certa pri reciprokeco.
Heronimo: Ho, Dio! Kia feliĉo! Kia feliĉo!
Evo: Vidu, vi malbenis la fremdulojn kaj tamen vi al ili ŝuldas vian feliĉon. Jes, nur al ili! Dank' al ili mi nome konvinkiĝis pri via amo.
Heronimo: Kiamaniere?
Evo: Nu, tre simple. Mi amindumadis la Anglon kaj tuj montriĝis via freneza ĵaluzo! Kaj konata estas ja la afero, ke ĵaluzo estas plej bona simptomo de amanto kaj plej certiga pruvo pri la amo!
Heronimo: Ho, jes! Jes! Mi estis tre ĵaluza! Vi estas prava! Ho, tiuj karaj, bonegaj fremduloj! Ili estu benitaj. Kaj nun permesu vin ekkisi!
Evo (kisas lin): Jen ricevu, sed nur unu, kiel punon pro via malenergio! La reston vi ricevos morgaŭ (mateniĝas, la suno ĵetas siajn radiojn).
Heronimo: Ho, jam mateniĝas! Jen ekfloras al ni nova tago, nova ĉarma, maja tago! Simbolo de ĉarma, feliĉa, amplena vivo!
Evo: Ho, jes! Majo! Majo! Tiu monato de amo!
(KANTO NO 6: Valso pri majo)
Heronimo:
Ree la suno jam brilas
En la ĉiela lazur'.
Birdoj jam kantas kaj trilas
Ĉie en verda natur'.
Evo:
Ree vekiĝas la tero
En ĉarma la harmoni'!
Venas feliĉ' kaj espero
Zorgoj forflugas de ni.
Heronimo:
Maj', ĉarma monat',
De l'homoj amat'!
En verdornamo vekiĝas flamo
De granda amo!
Maj' ĉarma maj'!
Maj', belega hor'
Paradiza flor'!
Eluzi ĝuon ne ĉesu
En majo kaj ne forgesu:
Maj' flugos for!
Ambaŭ:
Se venas bela maj' monat'
La lipojn donu al amat'
Ekaŭdu petojn, belulin'
Mi amas vin, amegas vin!
Evo:
Ravas min rozoj la ĉarmaj
Per la arom' sia nun.
Kisas radioj min varmaj
De helbrilanta la sun!
Heronimo:
Ridas al ni la ĉielo
Per sia blua kolor'!
Logas nin ĉarma anĝelo,
De nia vivo trezor'!
Evo:
Maj' ĉarma monat'
De l'homoj amat'!
En verdornamo vekigas flamo
De granda amo!
Maj' ĉarma maj'!
Maj' belega hor',
Paradiza flor'!
Eluzi ĝuon ne ĉesu
En majo kaj ne forgesu:
Maj' flugos for!
Ambaŭ:
Se venas bela maj' monat'
La lipojn donu al amat'.
Ekaŭdu peton, belulin'
Mi amas vin, amegas vin!

SCENO DEKNAŬA

(Heronimo, Evo kaj Andreo).
Andreo (rapide alpaŝas Heronimon). Ĝojul, samideano! Ĝoju!
Heronimo, Evo: Kio kio okazis?
Andreo: Por vi, sinjoro Heronimo, por vi speciale mi havas bonajn novaĵojn! Mi ĵus parolis kun la Anglo!
Heronimo: Hm, tute senbezone!
Andreo: Kial senbezone?
Heronimo: Nu, bone, bone! Rakontu do...
Andreo (iom ĝenata): Nu... kiel diri... sed en la ĉeesto de fraŭlino Evo...
Heronimo: Ah, vi opinias, ke fraŭlino Evo malhelpas. Tute ne, tute ne. Ŝi ĉion povas aŭdi.
Andreo: Vere strange! Do, aŭskultu! Sinjoro Whaterman ne havis eĉ la plej malgrandan intencon... nu, vi jam scias...
Heronimo: Nu amindumi... diru malkaŝe...
Andreo (rigardante Evon, kiu detenas ridon, iom senkuraĝe): Nu, jes, amindumi, kaj kiun vi ja scias...
Evo: Certe, certe, fraŭlinon Evo!
Andreo: Dio mia, vi ja ĉion scias!
Heronimo: Ho, ankoraŭ ne ĉion! Bonvolu daŭrigi!
Andreo: Do la Anglo tute ne intencis amindumi vin, estimata fraŭlino, ĉar li jam havas...
Evo, Heronimo: Amatinon!
Andreo: Tute ne! Edzinon li jam havas!
Heronimo: Brr! Jen drama fino de komedio! Ha! Ha! Ha!
Evo: Ta! Ta! Ta! Bedaŭrinda Anglo!
(Ambaŭ ridas).
Andreo: Ĉu mi aŭ ili freneziĝis? Vi mokas min ja, gesinjoroj! Anstataŭ kun grava mieno akcepti mian raporton — vi ĝin prenas en formo de ŝerco, kvazaŭ mi estus la strata bubo!
Heronimo: Ho, ne! Vi estas la plej bona kaj komplezema samideano de la mondo, sed bedaŭrinde via servo sin montris jam troa kaj iomete ne ĝustatempa, ĉar ni ambaŭ dume fianĉiĝis!
Andreo (miregita): A-a-a. Kion? Vi jam fianĉiĝis?
Evo: Jes, jam! Ni jam fianĉiĝis! Kaj ĉio dank' al la Anglo, aŭ pli ĝuste al tiuj fremduloj!
Heronimo: Ho, jes, tiuj fremduloj! Ili estas bonegaj karegaj homoj! Ili estu benataj!
Andreo: Permesu do, ke mi esprimu al vi, miaj karaj, la plej sincerajn gratulojn kaj dezirojn! (Manpremas ilin).
Evo, Heronimo: Dankon! Dankon!
Andreo: Jen vi vidas, ke mia antaŭdiro plenumiĝis!

SCENO DUDEKA

(Alvenas Harry, Mario kaj Lucio).
Harry: Estimataj gesamideanoj! Mi devas sciigi al vi bedaŭrindan novaĵon! Kun plezuro mi estis intenconta partopreni vian hodiaŭan ekskurson — sed bedaŭrinde mi ne povas mian projekton efektivigi. Mi antaŭ nelonge ricevis leteron da mia edzino, de mia sopiranta Mary, en kiu mia kolombeto kategorie postulas mian baldaŭan revenon. Kaj ŝi efektive estas prava, ĉar mi jam de 2 monatoj estas for de l'hejmo. Mi do interrompas mian pluan vojaĝon kaj ankoraŭ hodiaŭ reveturas!
Ĉiuj: Ho, kiel domaĝe!
Evo: Jes, tre domaĝe, ke vi devas forlasi nin! Sed la volo de via edzino estas pli grava!
Heronimo: Pardonu, antaŭ via forveturo mi volas sciigi al vi bonan novaĵon! Mi ĵus fianĉiĝis kun fraŭlino Evo.
Harry, Mario, Lucio: Brave! Vivu la nova Esperantista paro!
(Oni gratulas)
Lucio: Ho! Ho! Ho! En mia cerbo aperis proverbo: Trio — plaĉas al Dio! Sinjoro Harry, ni dume formu la trian paron!
Andreo: Ha! Ha! Ha! Bone! Sentime! Via Mary ne estos ĵaluza!
(Sin formas tri paroj: Andreo kun Mario, Heronimo kun Evo, Harry kun Lucio).
Ĉiuj:
Sub verda la stelo
Ni marŝas al celo
Al celo plej sankta sur ter'!
La amon, kontenton
Kaj pacan konsenton
Dissemas radioj de l'stelo de Esper'!

(Kurteno.)