© Dudich, Endre (Hungario) 7.06. 2008

Dekdu argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto

Kial ne adopti Esperanton? Kial tamen adopti Esperanton?
1.Esperanto ne estas vivanta, natura lingvo, sed sen-tradicia, artefarita lingvo.Esperanto fakte estas "artefarita", planita lingvo, sed ĝi estas bazita sur plurajn "naturajn", etnajn lingvojn, profitante el ties tradicioj. Do Esperanto kunigas la avantaĝojn de ambaŭ kategorioj de lingvoj, kaj ĝi estas speciale konvena por komputila uzo, interalie pro la eta nombro de sinonimoj kaj homonimoj.Ĝi estas vaste parolata – evoluinta je vivanta lingvo.
2.Esperanton estigis amatoroj, ne kompetentaj, profesiaj lingvistoj.Esperanton fakte iniciatis ne lingvisto, sed kuracisto, kiu parolis plurajn lingvojn. Sed poste ankaŭ profesiaj lingvistoj kontribuis al ĝia disvolvo. Sekve de tio Esperanto posedas ĉiujn avantaĝojn de la ĉiutaga praktiko kaj scienca teorio kombinitaj.
3.La strukturo de Esperanto estas trosimpligita, kaj ĝia vorttrezoro estas malriĉa.La strukturo de Esperanto zorgeme gardis la necesajn elementojn de la gramatiko kaj sintakso. Ĝia simpleco estas fleksebleco sen komplikeco kaj stabileco sen rigideco. La vorttrezoron de Esperanto daŭre pliriĉigas regula formado de novaj vortoj kaj terminoj (ekz. artefarita intelekto), kaj transpreno de necesaj kaj utilaj neologismoj el aliaj – kaj ne nur hind-eŭropeaj – lingvoj;… - ekz. nunatako el la eskima (inuita), saŭno el la finna, hanuko el la hebrea, cunamo el la japana, kaj obo el la mongola.
4.Esperanto ne konvenas por la stila diverseco de la beletraĵoj.Depost sia naskiĝo en 1887, Esperanto produktis vastan kaj varian beletron. Tio konsistas ne nur el miloj da tradukitaj poeziaj kaj prozaj verkoj, sed ankaŭ el multe da originalaĵoj, kolektitaj kaj gardataj en grandaj bibliotekoj, ekz. en Budapeŝto, Londono, Roterdamo kaj Vieno.
5.Esperanto ne havas "animon", ne reprezentas kaj komunikas specifan kulturan heredaĵon.Estas vero ke Esperanto ne havas etnan "animon" limigitan al iu specifa popolo aŭ kulturo. Anstataŭ tio ĝi havas "universan animon", kiu estas malfermita, tolerema kaj faciliganta senperan komunikadon inter malsamaj popoloj kaj kulturoj en la epoko de neevitebla tutglobiĝo.
6.Esperanto ne taŭgas por uzo en scienco kaj tekniko.Esperanto jam estas – almenaŭ parte – adaptita al la bezonoj de modernaj sicenco kaj tekniko, kaj larĝe ĉeestas sur la interreto. Ŝiaj karakterizaj ecoj (vidu punkton 3) ebligas kaj certigas daŭran disvolviĝon ankaŭ sur tiuj kampoj, de Astronomio al Zoologio (ekz. nebulozo, Primatoj ktp.)
7.La Fundamenton de Esperanto la esperantistoj konsideras netuŝebla tabuo, kaj la Akademio de Esperanto estas tre konservativa institucio.La "tabuo" pri la Fundamento de Esperanto estas nur ilo por garantii la bazan unuecon de la lingvo kaj preventi ties dialektiĝon. La Akademio de Esperanto neniel estas netrompema, sed ĝiaj membroj faras seriozajn kaj sincerajn fortostreĉojn por trovi kaj konservi racian ekvilibron inter la ekstremoj de blinda dogmismo kaj nerespondeca anarkio, severa konservativismo kaj absoluta libereco.
8.Precipe tiaj homoj lernas Esperanton, kiuj ne sukcesis alproprigi ajnan vivantan fremdan lingvon.Estas fakto ke Esperanton oni povas ellerni pli facile, pli rapide kaj pli malmultekoste ol praktie iun ajn etnan lingvon. Pro tio ĝin speciale bonvenigas tiuj homoj kiuj pro ia kaŭzo malfacile alproprigas fremdan lingvon. Evidente Esperanto estas eĉ pli facila por tiuj, kiuj jam parolas alian (hind-eŭropan) lingvon, de la afrikansa kaj albana ĝis la kimra kaj jida.
9.Lerni Esperanton estas perdo de tempo, energio kaj mono. Havus pli da senco investi tiujn en la lernadon de vere utila lingvo, ekz. de la angla, germana aŭ hispana.Evidentiĝis ke Esperanto estas utila kiel lingvolanĉilo. Ĝia scio helpas kaj faciligas la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj, inkluzive la anglan. Por uloj kies gepatra lingvo ne estas hind-eŭropa (ekz. araba, ĉina, estona, finna, hungara, japana, koreia, malaja, mongola, turka, vjetnama) Esperanto estas kvazaŭ rabat-preza enirbileto al tiu grupo de lingvoj.
10.Esperanto havas nek fortan ekonomian bazon, nek potencajn subtenantojn.Esperanto ne estas ligita al iu ajn financa grupo, nacia aŭ multnacia, nek estas altrudita al la homoj de iu agresema politika aŭ milita potenco. Sekve ĝi estas vere neŭtrala kaj relative sen-diskriminacia.
11.Adopti Esperanton signifus ke oni devus lukti kun unu lingvo pli.Adopti Esperanton signifus ekhavi neŭtralan, interkulturan "pontlingvon".
12.La endonduko de Esperanto estigus gravajn problemojn, ekz.
  • la denaskaj parolantoj de la angla, kaj tiuj kiuj elspezis multe da tempo, energio kaj mono por ellerni ĝin, perdus sian avantaĝon kaj kelkajn siajn privilegiojn.

  • Multaj tradukistoj kaj interpretistoj ne estus plu bezonataj.

  • Multege da dokumentoj devus esti esperantigitaj.
La problemoj rezultantaj el la adopto de Esperanto estas multe malpli gravaj ol tiuj de la nuntempa, tre multekosta lingva kaoso (speciale en la Eŭropa Unio).
  • La angla (kaj la franca ktp.) estus daŭre uzataj en multaj terenoj, kaj iliaj denaskaj parolantoj restus relative privilegiitaj.

  • Multe da tradukistoj estus bezonataj por esperantigi la multegon da dokumentoj.

  • Ankaŭ interpretistoj restus necesaj ĝis kiam la tuta homaro estus ellerninta Esperanton, zorgeme konservante la valoran diversecon de kulturoj kaj lingvoj.

Bonvolu kompari sen antaŭjuĝo, konsideri la aferon, kaj tiri konkludon.