Ho, feliĉa vir', egalanta diojn, Kiu en proksim' via povas sidi Kaj aŭskulti vin: la parolon freŝan, Ridon arĝentan. Kaptas min korprem', se mi vin ekvidas, Via dolĉa kap' se aperas brile, Lamas mia lang', ne kapablas lipoj Vorton eldiri. Mi paliĝas kaj tra la korp' fajreroj Kuras; brulas mi de sopir' sovaĝa, Turnas min la kap', la okuloj vibras, Muĝas oreloj. Ŝvit' malvarma sur mia trema korpo Gutas. Ve, vizaĝ' mia velkas kiel Herb' aŭtuna. Kaj pro dolor' langvora Svene mi falas. |
Sur fiera tron', Afrodit' eterna, Sperta pri ruzaĵ', sinjorin', diino! Mi petegas, per vi ne trafu min nun Hont' kaj aflikto. Venu, se pri mi, adorant' fidela, Kun favora kor' vi aŭskultis iam, Kaj forlasis por mi ĉielan domon, Patron amatan Kaj sagfluge kun vi la ĉar' kolomba Venis, portis vin la fidelaj birdoj Brilflugile, for de Olimpo, tra la Vojo etera. Estis sankta ĝoj', se vi, ho diino, Kun ĉiela ĉarm' ridetante diris: »Kio ŝiras vin ĉe la koro, kial Voko petega? Kion volas nun via kor' plej arde? Kiun venku ruz' mia? Kies amo Kaptis vin en ret'? Kiu do ĉagrenis Ree vin, Sappho? Ĉar kurinte for, ŝi rekuros pete, Se ŝi puŝis for la donacojn, ŝi mem Pridonacos vin. Rifuzinte kison, Mem ŝi ĝin trudos.« Venu ankaŭ nun, de dolor' min savu, Donu al sopir' de l' anim' angora Plenumiĝon, ho, Ĉiopova, helpu Min via forto! |