I. Pri Kadmos kaj Atridoj Mi volis verki kanton, Sed nur pri Eros kantis La lir' en mia mano. Aliajn kordojn prenis, Eĉ, liron ŝanĝis nun mi, Kaj pri l' Heraklaj penoj Ekkantis; sed la liro Pri Eros kantis ree. Adiaŭ do, herooj! Ĉar nur pri Eros kantas La lir' en mia mano. II. Ho, se spegul' mi estus, Ke vi min ĉiam mirus, Se vesto mi fariĝus, Ke vi min portus ĉiam, Ho, se mi estus akvo, Ke mi vin povus bani, Se iĝus mi oleo, Por kovri vin odore, Korseto ĉirkaŭ l' brusto, Kolier' ĉe via kolo, Aŭ estus mi nur via Sandal', ke vi min tretus III. Natur' al taŭro kornojn, Kaj hufojn al ĉevalo, Kaj kuron al leporo, Al leon' teruran buŝon, Al fiŝo naĝon donis, Al bird' facilan flugon, Al viro menson; restis Nenio por virino. Nu, kiel do ĝi helpas? Anstataŭ lanc' kaj ŝildo Ĝi benas ŝin per belo. Jen, fajron, feron venkas La virinet', se ĉarma! IV. Hirundo eta, kara! Vi ĉiujare venas, Somere faras neston, Sed vintre vi forflugas Al Memfis kaj al Nilo. Sed Eros faras neston Sen ĉes' en mia koro. Lanuga jam la unu, En ov' la dua ido, Duonelrampis tria. Kaj ĉirpas la idetoj Senĉese, buŝmalferme. Pli granda Erosido Nutradas la pli etan, La elkreskintaj kovas Tuj ree pluajn idojn. Ho ve, jam kiel helpi! Erosojn multe multajn Elpeli mi ne povas! V. Junulinoj kaj junuloj En la plenaj korboj portas La vinberon nigran ŝultre Kaj ĝin en la kuvon ŝutas, Kie oni ĝin tretadas. Liberiĝas most' el beroj Kaj jubile oni benas Per rikoltaj kantoj Bakĥon, Dum la dolĉan novan vinon Oni vidas ŝaŭmi kuve. Se maljuna hom' ĝin trinkas, Li ŝancelpiede dancos, Skuadante buklojn grizajn, Sed junulo ebrieta La virginon ekembuskos, Piedfingre sin alŝtelos, Kie ŝin la sonĝo trafis Kaj sur molajn branĉojn sternis. Kun brakum' de l' svelta korpo Li por amo ŝin incitos, Por ke antaŭ nuptonokto, Ŝi jam estu nun cedema. Sed se vortoj ne efikas, Li la spitan superfortos. Junularon tiel Bakĥo Al plezur' malica pelas. VI. Ni, eĉ maljune, venkos Junulojn en la drinko. Se oni devas danci, Ni dancos ja! Ni ludos Silenon, portos, kiel Bastonon, la felsakon! Por kio al ni tirso! Se iu batalemas, Pro mi — li ja batalu! Knabet', pokalon al mi, Kun mielgusta vino! Regalu, ke mi drinku! Ni, eĉ maljune, venkos Junulojn en la drinko. VII. Ho, mi diras vin feliĉa, Cikadet', vi reĝe tronas Sur la arbo, kaj ebrie Pro la eta ros' vi kantas. Ĉio estas ja la via, Kion vidas vi kampare, Kion kreas la Sezonoj. La kampulojn, homamiko, Vi neniam malutilas, Sed ja amas mortemuloj Vin, somerheroldon dolĉan. Kaj vin amas mem la Muzoj, Kaj vin amas ankaŭ Phoibos: Al vi donis arĝentvoĉon. Maljunec' vin ne atakas. Ho, kantema, saĝa, dolĉa Ternaskito senĉagrena, Kaj senkarna kaj sensanga Vi egalas preskaŭ diojn. VIII. Sur roz' abel' ripozis, Ĝin Eros ne rimarkis, Kaj li, vundite, sentas Pikilon en la fingro. Kurante kaj flugante Al ĉarma, dolĉa Kypris, Li veas pri l' manetoj: »Ve, panjo, jen la fino! Jen pikis min flugila Serpento, kiun nomas Abelo la kampuloj.« Patrin' respond-demandas: Se pik' abela tiel Doloras, kia estas Ties doloro, kiun Vi vundas, eta Eros? |