ANONIMA


La karan, kiun
Mi sur kuŝejo preta
Atendas ĝoje,
Kiel en altmontaro
Ĉasist' embuskas
La apron kurbavoje,
Mia hundeto kara,
Lin ne ataku boje.

Se la amata
Tra l' densa junkbarilo
Al mi penetros,
Al homoj ne perfidu,
Atentu pri l' konsilo!