Vasile Alecsandri
DOJNO

Dojno, dojno, dolĉa kanto,
Rave haltas la aŭdanto.
Dojno, fajron spiras vi,
Ĉene min altiras vi.
Vent' printempa freŝe iras,
Mi ekstere dojnon diras,
Eĥas en ĝi flora val',
Eĥas en ĝi najtingal',
En la neĝo vintro vadas,
Hejme dojnon mi kantadas,
Min konsolas ĝia zum'
Tage kaj en noktmallum'.
Branĉoj verde ekfolias:
Mi heroan dojnon krias,
Velke flavas vala vojo;
Jen la dojno de malĝojo.
Dojno, kanto, dolĉa dir',
Dojno, ĝemo kaj sopir',
Dojno, dolĉa melodi',
Kun vi vivas, mortas mi.