Vidis knab': Jen, juna flor'! Rozujet' kampara! Bela, kiel la aŭror'! Li alkuris ĝoje por Vidi, kiel kara! Rozo, rozo, ruĝa roz', Rozujet' kampara. Diris knab': Mi volas vin, Rozujet' kampara. Diris roz': Mi boras vin, Ĉiam vi memoras min, Pro l' dolor' amara. Rozo, rozo, ruĝa roz', Rozujet' kampara. Knabo rozon ŝiris do De l' rozuj' kampara, Ĝi, defende, pikis tro! Sed ne helpis ve kaj ho Kontraŭ vol' barbara. Rozo, rozo, ruĝa roz', Rozujet' kampara. |