Mi staris ĉe la maro en nokto riĉe stela, Sennuba la ĉielo, la mar' estis senvela, Trans la realan mondon perdiĝis la rigard'. Kaj montoj kaj arbaroj kaj ĉio tra l' Naturo Jen, ŝajnis nun konfuze demandi per murmura Al mara ond', al astra ard'. Kaj ĉiu ora stelo, sennombraj stellegioj, Altvoĉe kaj basvoĉe kaj per mil harmonioj Respondis ekklinante la kronojn el radi'. La bluaj ondoj, kiujn ne regas, bridas estro, Respondis dum ekklino de sia ŝaŭmo-kresto: Jen la Sinjor', Sinjoro Di'! |