Theognis
ESPERO

Restis ĉe l' homoj jam nur la Esper' el la gento ĉiela.
Iris al alta Olimp' ĉiuj ceteraj jam re.

For la potenca Fidel' kaj foriris la Puno severa,
Jam la Graciojn, amik', vane vi serĉas sur ter'.
Inter la homoj ja plu ne validas eĉ ĵuroj plej sanktaj,
Pri l' senmortuloj nek pens' vivas en homoj, nek tim'.
Jes, jam elmortis la gent' de piuloj kaj jam honoratas
Nek la ordono de leĝ', nek sanktigita kutim'.
Sed dum vivas vi kaj rigardas la lumon de l' suno,
Kroĉu vin al la Esper', kroĉu vin firme, kun fid'!
Kaj se bruligas vi dum via preĝ' bonodoran oferon:
Ĉiu komenc' kaj fin' estu ofer' al Esper'.