Dante: Infero
KVINA KANTO

Vergilio kondukas Dante-n el la unua rondo de l' Infero, kie troviĝas la Vestiblo, loko por nebaptitaj senpekuloj, en la duan rondon, kie jam komenciĝas la punado de veraj kulpoj. Ĉe la eniro staras diablo-juĝisto Minos. Laŭ la mito li, filo de Zeus kaj Hera, estis reĝo kaj leĝdonanto de Kreto, kaj pro lia granda, severa justeco Zeus post lia morto faris lin juĝisto de Hades'.

Tie ĉi damniĝas la kulpuloj de amo, kiuj »submetis saĝon al libida (seksinstinkta) sento.« Inter ili: Semiramis, asira reĝino, fama pri sia lasciveco (malĉasta voluptemo), ŝia fama leĝo estis: licas (estas permesate), kio plaĉas (licitum quod libitum), Dido, reĝino de Karthago, vidvino de Sychaeus; laŭ la Aeneis de Vergilio ŝi enamiĝis al la traveturanta Aeneas (prapatro de Romanoj) kaj forlasite de li, ŝi bruligis sin sur ŝtiparo. Cleopatra egipta reĝino, amatino unue de Julius Caesar, poste de Antonius, post la malvenko de ĉi lasta ŝi mortigis sin. Akhilo estis venkita de sia amo al Polyxena, ĉe lia edziĝo lin trafis la mortiga sago de Pariso. Helena, la kaŭzo de la Troja milito, estis mortigita de greka virino, kiu venĝis per tio sian edzon falintan sub Trojo. Pariso: fuĝiginto de Helena, li falis per la sago de Philoktetes. Tristano: Amanto de Isolda, kaj mortigita de ŝia edzo, reĝo Marke. Francesca (da Rimini) edzino de Gianciotto, enamiĝinta al sia bofrato Paolo. La edzo surprizis kaj mortigis ilin. Lin atendas la infera loko Kaina, kie la fratmurdintoj damniĝas, ĝiskole frostiĝinte en glacio.

Lanceloto, kavaliro de la mita reĝo Arturo, amis Ginevran, edzinon de Arturo. Galeotto estis ilia amperanto kaj tentanto.

Nun en la duan rondon ni descendis.
      Ĝi malpli grandan lokon ĉirkaŭbaras,
      Sed tie des pli da dolor' veplendis.
Terure kaj dentgrince Minos staras
      Ĉe la enir' kaj kulpojn ekzamenas
      Kaj per vost-volvo regas, juĝon faras.
Ĉar se animo misnaskita venas
      Kaj ĉiujn kulpojn antaŭ li recitas,
      Li, kiu l' kulpojn konas kaj komprenas,
Pri l' lok' infera pese primeditas,
      Kaj faras vosto-ringojn, tiel multe,
      Kioman infer-gradon ĝi meritas.
Senĉese venas la popol' tumulte,
      Por juĝ' la kulpojn portas ĉia gento,
      Rakontas, aŭdas, iras plor-singulte.
»Vi alveninta Domon de l' Turmento«
      Alkrias Minos, kiam min ekvidas,
      Lasante la oficon por momento,
»Kiel eniros vi, kaj kiun fidas?
      Ne trompu vin la larĝo de la pordo!«
      Sed diras al li nun, kiu min gvidas:
»Kial vi bruas? Li, laŭ fata ordo
      Pluiros! Jen la volo tie, kie
      La volo estas pov'. Demandojn for do!«
Eksonis nun doloraj voĉoj krie.
      Ni venis lokon, kie orkestro tuta
      De veoj, ĝemoj batis min furie.
Jen estis lok' de ĉiuj lumoj muta.
      Ĝi muĝis, kiel mar' dum furioza
      Batal' kun vento malamike bruta.
Infera vent', eterne senripoza,
      Spiritojn multajn tie ŝire trenis,
      Flugige, bate, en turnado kroza.
Kiam al la ruino ili venis,
      Kun ploro kaj veado kaj lamento
      La Dian Forton ili ekblasfemis.
Eksciis nun mi, ke per ĉi turmento
      Damniĝas kiuj pekis per la karno,
      Submetis saĝon al libida sento.
Kaj kiel sturnoj, en temp' de malvarmo,
      En granda, plena grup' sin fluge tiras,
      Tiel en vent' la misspirita svarmo
Malsupren, supren, al kaj re flugiras,
      Sciante, ke ne nur ripozon tie,
      Sed eĉ mildiĝon vane ĝi sopiras.
Kaj kiel gruoj iras, kaj molkrie
      Linion longan fluge el si ligas,
      Ĉi ombroj tiel veas letargie,
Dum la tempesta vent' ilin flugigas.
      Mi diris: »Majstro! Tiu nigra vento
      Kian popolon tiel vip-instigas?«
Respondis li: La estro de l' taĉmento,
      Pri kiu nun scivolas via voĉo,
      Estis reĝino de multnombra gento.
Ŝi dronis en volupto kaj diboĉo,
      Ŝi leĝis: licas kio plaĉon vekas,
      Ke ne malhelpu ŝin mem la riproĉo,
Jes: Semiramis; pri ŝi oni legas,
      Ke ŝi heredis post la edzo Nino
      La teron, kie la sultan' nun regas.
Pro am' bruligis sin tiu virino,
      Al ostoj de Sycheus malfidele.
      Jen Kleopatra, kun lasciva sino.«
Helena venis, pro kiu kverele
      Popoloj sangis, kaj granda Akĥilo:
      Ĉar amo venkis fine lin kruele.
Pariso kaj Tristan' kaj poste milo
      Da ombroj, manmontritaj, kiuj fate
      Pro amo devis morti per armilo.
Dum tie flugis, de l' Doktor' nomate,
      Herooj, belulinoj inter ili,
      Mi konfuziĝis, larmis mi kompate,
Kaj diris: »Majstro, volus mi babili,
      Kun la du ombroj, kiuj flugas pare
      Kaj al la vento ŝajnas pli facili.
Kaj li: »Atendu, ĝis ili najbare
      Flugos, kaj petu ilin je l' amforto
      Ilin portanta: ili restos stare.«
Kiam alvenis ili per vent-porto,
      Mi kriis: »Ho, animoj turmentataj!
      Se permesate, venu do por vorto.«
Kaj kiel la kolomboj am-malsataj
      Al dolĉa nesto flugas en rapido,
      Aerfrapante per flugiloj bataj,
Simile ilin, el la grup' de Dido
      Altiris al ni tra l' aer' terura
      La voĉ' kompata, kvazaŭ forta brido.
»Ho, korp-anim', bonvola, kara, pura!
      Veninta en ĉi nigron ĵus de l' Tero,
      Kiun per sango pentris ni purpura,
Se tia plaĉus Reĝon de l' Etero,
      Ni preĝus pacon por vi, kiu sentas
      Kompaton kontraŭ ni en ĉi mizero.
Ĉu aŭdi, aŭ paroli vi pretendas?
      Ni aŭdos, aŭ parolos, laŭordone,
      Dum la ventego, kiel nun, silentas.
Nin oni naskis tiuregione,
      Kie la Po la maron jam eniras,
      Por havi pacon, kun kunuloj, drone.
Am', kiu korojn flate rab-akiras,
      Lin pelis al mi, al ĉi korp' gracia,
      Murdita tiel, ke l' memor' min ŝiras.
Am', por amatoj forta trud' magia,
      Min pelis al li, kaj kun tia forto,
      Ke jen, eĉ nun ne ĉesis brulo ĝia.
Amo nin puŝis al komuna morto,
      Murdinton nian Kaina jam invitas.«
      Jen ili plendis vorton post la vorto.
Dum la dolora par' tiel recitas,
      La frunton klinis mi kaj kline tenis,
      Ĝis Majstro diris: »Kion vi meditas?«
Kaj mi responde la parolon prenis.
      »Ve, al ĉi voj' dolora ilin kiom
      Da dolĉaj pensoj kaj deziroj trenis!«
Nun, turne al ŝi, diris mi ĉi tion:
      »Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
      Ĝislarme sentas mi melankolion,
Sed en la temp' de l' dolĉaj ĝemospiroj,
      Ho diru, kiel logis vin Amoro
      Ekkoni duban vojon de l' deziroj?«
Kaj ŝi: »Ne estas pli granda doloro,
      Ol rememori pri feliĉ' en prema
      Mizero; scias ĝin via Doktoro.
Sed se vi estas tiel scivolema
      Pri l' amoĝermo, estos mi simila
      Al iu, jen parola, jen ekĝema.
Ni, solaj, iun tagon legis pri la
      Kreskanta am' de Lancelot'. Suspektis
      Nenion ni en la duop' trankvila.
Rigardon li multfoje interplektis
      Dum lego, palis jam vizaĝo nia,
      Sed jen la punkto, kiu nin infektis:
Kiam ni legis pri l' ridet' radia
      De l' kisdezir', pri ĝia dolĉa vibro,
      Li, por eterne jam kimulo mia,
Buŝkisis min kun trem' en ĉiu fibro.
      Galeotto iĝis libro kaj aŭtoro,
      Ĉi tage ni ne legis plu de l' libro.«
Dum li parolis, la kunul' kun ploro
      Lamentis tiel, ke mi tute palis,
      Kaj sentis kvazaŭ morton ĉirkaŭ l' koro,
Kaj kvazaŭ morta korp', mi terenfalis.