Geoffrey Chaucer
KAPTITECO

Okuloj viaj batos min per morto,
      Neelteneblas tia bel' radia,
      Vundbatas min je l' kor' sopirebria.
      Kaj min sanigos sole via vorto,
      Se l' freŝan vundon tuŝos vort' magia,
            Okuloj viaj batos min per morto,
            Neelteneblas tia bel' radia,
      Je mia vort': vi estas mia sorto,
      De l' viv' kaj morto la reĝino dia,
      Ĉar morto pruvos pri fidelo mia.
            Okuloj viaj batos min per morto,
            Neelteneblas tia bel' radia,
            Vundbatas min je l' kor' sopirebria.