Teodor Trajanov
MAGIISTO

Konstruoj blankaj fore en krepuskbluo dronas,
Kaj fremdas mi al ĉio, al ĉiu templo, dom'.
Malbonojn mi forgesis, plezurojn plu ne konas,
Sed kara al mi ĉio, eĉ lasta la atom'.

Sed la objektoj mutas, neniam min konfidis
Pri sia dua senco, mistera kaŝ-vizaĝ'.
Mi okulstreĉis kaj nur ŝlositajn pordojn vidis,
La fortikaĵon rompis nek psalmoj, nek kuraĝ'.

Tutpova magiisto, rebril' fatamorgana
De l' noktomez' — mi iras: profet' de stelofaloj.
Miraĝojn lumajn vekas mi en la kor' malsana.

Sed ofte haltas mi sur fora tomb' matene,
El ĉiuj — plej malriĉa. Kaj pie el petaloj
De mia roz' unua kolektas mi ĉagrene.