Alfred Tennyson
MAUD

Birdoj vespere tra l'
Parko en ĥoro
Vokis: Maud, Maud, Maud,
Vokis kun ploro.

Kie Maud'? Ja kun mi!
Kun mi, boskvoje!
Ŝiris liliojn kaj
Plektis ŝi ĝoje.

Birdoj en branĉoj ŝin
Vokis kun krioj:
Kie Maud? Jen, jen, jen,
Inter lilioj!

Kisis mi, lasis ŝi.
Vang' infanpura,
Nur deksesjara, sed
Svelta, altstatura.

Krius fiere mi
Pro l' ĝojo ŝvela:
Mia la kor' de Maud!
Graco ĉiela!

Iris ŝi freŝe kun
Paŝo balanca,
Herboj freŝiĝis post
Ir' facildanca.

Birdoj en parko ja
Plore vokadis:
Kie Maud, Maud, Maud,
Iu pri ŝi svatis.

Henas ĉevalo kaj
Gratas ĉe l' pordo,
Ne vin elektis ŝi,
Iru for, lordo!