TAKAHAŜI NO MUŜIMARO
POEMO

Verkita ĉe l' ekvido de l'
tombo de l' Virgino de Unai


De l' delikata
Ekkresko okajara,
Ĝis siajn harojn
Ŝi bantis en du ligojn,
Eĉ de najbaroj
Ne lasis sin rigardi
La virgulin' el
Unai en Aŝinoja:
Fermiĝis, kvazaŭ
Larveto en kokono.
Ja multaj viroj
Pro tio ĉagreniĝis,
Rigardon ŝian
Avide penis kapti,
Kaj tiel svarmis
Sinsekve la svatantoj,
Ke ili kvazaŭ
Barile ŝin ĉirkaŭis.
Kaj estis viro
Kiu nomiĝis Ĉinu,
Kaj estis viro
Alia el Unai,
Por ŝi strebantaj
Kaj konkurantaj vete.
Kaj kiam ambaŭ
Harditan glavon kaptis
Kaj ŝiramlignan
Pafarkon en la manon,
Kaj kun sagujo
Surdorse, ili staris
Ekkverelante,
Vizaĝo al vizaĝo,
Decidiĝinte
Sin ĵeti eĉ en akvon,
Salti eĉ fajron
Por la knabin' amata:
Jen, nia kara
Al la patrino diris:
»Ho, se mi vidas,
Ke por mi, pli malgrava,
Ol bagatela,
Malkara braceleto,
Ĉi bravaj viroj
Kverelas, eble murdos
Sin reciproke,
Ja kiel mi esperu,
Ke la amatan
Junulon iam povos
Mi havi edzo,
Eĉ se mi restos viva?
Do la amaton
Submonde mi atendu!«
Kaj nokte, kiam
Pro la sopir' sekreta
(Sekreta kiel
La forkaŝita marĉo)
Ŝi mortis vee:
Aperis ŝia morto
En sonĝ' al Ĉinu,
Kaj tiu baldaŭ sekvis
Postsignojn ŝiajn.
La postrestinta
Junulo el Unai
Malesperege
Rigardis al ĉielo,
Kriis kaj hurlis,
Piedbatadis teron,
Grincigis dentojn,
Delire furiozis,
Kaj por ne resti
Malantaŭ la kunulo,
Li ĉirkaŭzonis
Sin per la eta glavo
Ĉiam portata,
Kaj li ekiris vojon
Por ĉie serĉi
Ŝin, kie la volvplanto
Tokoro-dzura kreskas.
Nun kolektiĝis
Parencoj. Kaj ke estu
Tombmonumento
Tie tra longa vic' de
Generacioj,
Kaj ke la posteuloj
Ĝis malproksimaj
Generacioj plue
Kaj plue povu,
Rakonti pri l' knabino,
Starigis ili
Tombeton ŝian meze,
Kaj je du flankoj
La tombojn de l' du viroj.

Aŭdinte tion
Ho ve, mi eklamentis,
Kaj ploris, kvazaŭ
Mi havus mem funebron,
Kvankam mi ŝin ne konis.

Se dum la iro,
Se dum la ven' mi vidas
La verdan tombon
De l' Unai-knabino:
Mi veojn vane bridas.

Salik' la branĉojn
Al unu flanko klinis
Sur ŝia tombo.
Videble do, ke ame
Al Ĉinu ŝi inklinis.