Meleagros
PRINTEMPO

La frostventa sezon' malaperis de spacoj eteraj,
Ridas purpure la tag' de la florportanta printempo.
Per helverda herbar' sin kronas la Tero malhela,
Pompas floranta arbar' per La june kreskintaj branĉetoj.
Donas herbnutra Aŭror' delikatan roson, ĝin ride
Trinkas la kampoj, sin ridetante malfermas la rozoj.
Sur la deklivo de mont' ekŝalmas la gaja paŝtisto,
Ĝojas la kaprogardist' je la karaj, grizaj kapridoj,
Ŝipoj eknaĝas jam tra la ondoj bele fluantaj,
Ŝvelas la veloj per la favora spir' de Zefiro,
Bakĥon festas jam la vinber-kulturantoj jubile,
Per riĉbera heder' kovrante orname la harojn,
Ekfervoras pri sia majstra labor' la abeloj,
En abeluj' svarmante sidante preparas el vakso
Ĉelojn por la trezor' de la freŝa, orflua mielo,
Kantas jam birdar' ĉiaspeca kun laŭta jubilo:
Super la maro la mev', ĉe la rando tegmenta hirundoj
Cigno sur bord' de river' najtingalo en ombro de bosko.
Kaj, kiam ĝojas la bosk' je la branĉoj, pompas la tero,
Kaj ekŝalmas paŝtist', la kapreto belhara ĝojsaltas,
Kaj eknaĝas la ŝip', kaj Bakĥo ĥordance solenas,
Kaj ekkantas birdar' kaj mielon preparas abeloj:
En la dolĉega printemp' ĉu ne kantus mem la poeto?