Birdeto milda kaj senzorge luda Per bek' ordigas siajn plumojn side, Nemezuritan verson trilas ride, Kantante dolĉe sur branĉeto nuda. De l' voj' alŝtelas sin ĉasisto kruda Senbrue, streĉatente kaj inside, Ekcelas sage, donas ĝin rapide Al stiksa lag', al nest' eterne muta. Tiel la koro, en liber' vivinta, (Kvankam ĝi longe destinita estis) Vundiĝis nun el loko ŝajn-sekura. Ĉar jen, embuskis min sagisto blinda, Por preni min, kiu senzorge nestis En kaŝ' de via okulparo pura. |